Usonaj politikistoj ludas ne kun fajro sed kun sia vivo

(GMT+08:00) 2020-05-11 22:26:40     Redaktoro:邱杰明

Dimanĉe la ĵurnalo New York Times raportis, ke usona la Federacia Buroo pri Enketo kaj la Ministerio de Teritoria Sekureco planis publikigi publikan averton, dirante, ke ĉinaj kodrompistoj intencas ŝteli rezultojn de Usono en esplorado de kontraŭkronvirusaj vakcinoj kaj kuracado de la kronvirusa malsano. Ankaŭ la amaskomunikilo CNN iam diris, ke usonaj oficistoj decidis kulpigi Ĉinion pri la lastatempaj interretaj atakoj kontraŭ hospitaloj, laboratorioj kaj farmaciaj kompanioj.

La artifikoj de iuj usonaj politikistoj en fabrikado de famoj senĉese novigis la komprenon de la homoj pri menesogoj. La tiel nomata demando pri vakcina esplorado estas plej nova instrigo de iuj politikistoj por kalumnii Ĉinion. Tio malkaŝis, ke ili maltrankviliĝis pri progreso de Ĉinio en esplorado de vakcinoj, kaj montris, ke por kulpigi Ĉinion, ili ignoris ne nur la vizaĝon, sed ankaŭ la vivon.

Marte amaskomunikiloj malkaŝis, ke la usona registaro intencis aĉeti teknologion de vakcinoj de iu germana bioteknologia kompanio per unu miliardo da usonaj dolaroj por unika uzado de Usono. Tio vekis kritikon de la internacia komunumo.

Dimanĉe usona Kolombia Brodkasta Kompanio raportis, ke estis haltigita la esplorado pri nova kronviruso de usona fama virusologo Peter Daszak, kaŭze de la kunlaboro kun Wuhan-a Virusologia Esplorejo. Tio montris al la publiko, fronte al urĝa tutmonda epidemio la scienca esploro estis senbride ĝenita de usonaj politikistoj.

Usonaj politikistoj tute ignoras la usonajn kaj tutmondajn popolojn minacatajn de la viruso kaj metis la vakcinan esploradon en konkurencon, eĉ mensogis por doni premon al alilandaj esploristoj de vakcinoj. Ili ludis ne nur kun fajro, sed ankaŭ kun la vivo.

Fronte al la furiozanta tutmonda epidemio de la nova kronviruso, la vakcino estas rigardata kiel forta armilo de la homaro por fine venki la viruson. Esploristoj de ĉiuj landoj klopodas por esplori vakcinojn kontraŭ la nova kronviruso kaj la kuracajn rimedojn. Oni ne devas fari unuflankan konkurencon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin