Xi emfazis firman subtenon al malriĉec-mildigo kaj altkvalita disvolvado

(GMT+08:00) 2020-05-13 11:24:32     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prezidanto Xi Jinping alvokis klopodojn por venki la adversajn influojn de la kronvirusa epidemio kaj fari pli grandajn paŝojn en altkvalita transformiĝo kaj disvolviĝo por certigi atingon de la celo de elimino de malriĉeco kaj konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj.

Xi faris la rimarkojn dum inspektvojaĝo al la ĉina norda provinco Shanxi por esplori ĝian renormaliĝon post la kronvirusa pandemio. Li emfazis ankaŭ klopodojn por finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj, kaj profiti de tendenco por verki novan ĉapitron pri socialismo kun ĉinaj trajtoj en la nova epoko.

En sia unua halto, Xi vizitis organikan taglili-bienon en la distrikto Yunzhou de la urbo Datong, kaj vilaĝon en la urbeto Xiping de la urbo por informiĝi pri ĝiaj klopodoj por mildigo de malriĉeco.

Li poste vizitis la Yungang-an Grotaron. Tie li informiĝis pri protektado de historiaj kaj kulturaj heredaĵoj. Li nomis la grotaron "trezoro de homa civilizacio".

En la dua tago de sia inspektvojaĝo, Xi iris al Taiyuan, la ĉefurbo de Shanxi-provinco. La ĉina prezidanto informiĝis pri rekomenco de laboro, altgradigo de tradicia fabrikado, kaj klopodoj por protekto de ekologio kaj medio.


Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin