【Vidpunkto】Kiel entreprenoj sin tenas ekvilibraj meze de la pandemio?

(GMT+08:00) 2020-05-14 16:48:08     Redaktoro:Pluveta

Lastatempe mi rimarkis, ke en facebook retanoj pribabilas sian ĉagrenon pri la haroj, kaj iuj fotoj pri la haroj estas tre interesaj. Estas nature, ke estas malfacile tondi harojn dum la epidemio. Iuj retanoj eĉ ŝerce proponis organizi hartondan turismon al Ĉinio. Fakte mi havis tian senton, kiam Ĉinio serioze trafis la viruson en la komenco. Tiam ankaŭ miaj familianoj kaj amikoj ĉagreniĝis pri tio.

Nun Ĉinio singarde rekomenciĝis en laboro kaj produktado. Laboro kaj ĉiutaga vivo renormaliĝas paŝo post paŝo. Antaŭ nelonge mi iris al frizo-salono por miaj haroj. Ni kune vidu:

Frizisto: La 9an de marto ni malfermis la salonon, sed komence venis ne multe da klientoj, eĉ en iu tago neniu. Antaŭ la pandemio ĝenerale mi servis kvin aŭ kvar klientojn ĉiutage, ofte okupita. Sed post la eksplodo de la epidemio nia situacio grande ŝanĝiĝis. Nnu ni devas surhavi maskojn, ni devas bone aranĝi tempon por ke ne estu tro multaj homoj en nia salono, kaj ni foje kaj foje faras kontraŭepidemian laboron. Nuntempe, la epidemia situacio estas regita en Ĉinio, kaj nia negoco ankaŭ renormaliĝis en tia stato, kia estis antaŭe.

Nun mi venis al la friz-salono por mia hararo. Do kiam ĝi remalfermiĝis? Ĉu ĝi normale funkcias? Kion ili faris dum la ferma tempo meze de la pandemio? Sekvu min…

En la komenco de tiu ĉi monato, Wuhan, kiu estis abrupte kaj severe atakita de la viruso, remalfermiĝis post 76-taga portempa paŭzo. Homoj libere butikumas en komercaj stratoj en Wuhan.

Krizokazaĵo pro la epidemio ankoraŭ ne estas finita. Iuj fakuloj kaj institucioj asertis, ke tio daŭros eĉ je longa tempo. En la 14a de aprilo, esplora teamo de Harvard-Universitato publikigis raporton en la revuo Scienco, opiniante, ke la portempa kvaranteno eble daŭros ĝis 2022. Kiel ni traktu ĉi tiun aferon dum tiel longa tempo?

Ni inspiriĝis de rimedoj de kelkaj ĉinaj entreprenoj. Ekzemple restoracioj liveris servojn al individuoj aŭ loĝkomunumoj per sendo de manĝaĵoj kaj komencis vendi duonpretigitajn manĝproduktojn. Multaj detalistoj komencis vendadon sur interreto kaj eĉ faris rekt-elsendan komercadon. Surbaze de pliboniĝo de la kontraŭepidemia situacio, ĉinaj entreprenoj povas akurate altigi produktkvanton de medicinaj materialoj, kio sendube utilas al tutmonda kunlaboro kontraŭ la epidemio. Rekomenco de laboro ĉe ĉinaj entreprenoj utilas al stabiligo de tutmonda provizĉeno. Jochen Goller, prezidanto kaj ĉefadministranto de BMW Grupo en Ĉinio diris: ni rekomencis laboron en la 17a de februaro. Ankaŭ niaj vend-partneroj renormaligis negocojn. Dum tiu ĉi periodo, nia vendado reprosperiĝis, kio donis al ni memfidon. En la 1-a de aprilo, nova fabriko de BMW Brilliance, oficiale komencis konstruadon en Tiexi-distrikto de la urbo Shenyang, kio duobligos produktkvanton. Povas esti dirite, ke la relative sekura cirkonstanto mildigis influon al translandaj entreprenoj.

Necerteco estas ĉiam ekzistanta ne nur ĉe individuoj kaj entreprenoj, sed ankaŭ por landoj. Epidemio pliigis tian necertecon. En la komenco, ni estis nature timemaj, tamen finfine ni devas trovi ekvilibron. Homoj devas bone protekti sin, entreprenoj devas koncentriĝi al ekzisto kaj kreskado, kaj landoj kaj la mondo devas venki la epidemion kaj renormaligi ordon. Tio estas ĝeneralaj scioj, per kiuj ni povas iom post iom solvi malfacilojn.

Nun la kronviruso sovaĝas tra la mondo kaj kaŭzis multajn mortojn, kio estas maltrankviliga. Fronte al la epidemio, iuj okcidentaj politikistoj asertis, ke Ĉinio devas respondeci pri epidemio eksplodigita en Usono, kaj lanĉis kelkajn strangajn teoriojn, celante kovri sian malplenumon de devo dum batalo kontraŭ epidemio.

En la 17a de marto, usona Scienca Ĵurnalo publikigis artikolon, dirante, ke sciencistoj havas fortan ateston por pruvi, ke la novkronvirusa malsano devenis de naturo.

Viruso estas natura katastrofo, kiu ne povas esti kreita de homoj. Tiuj okcidentaj politikistoj havas tro grandan singardon, kio estas titolita kiel "tro forta animstato" en la ĉina lingvo. Ili sekvas koncepton de nulsuma ludo kaj sentas sin malkomforte kontraŭ novaj aferoj kaj novaj rimedoj. Samtempe ili celas, per lerta kalumnio, transigi al alia la kulpon pri sia malplenumo de devo. Estas bedaŭrinde.

COVID-19 kiel subite veninta nigra-cigno ja donis al ni premon, kaj oni nature elektis sin fermi pro stresa reago en la komenco. Fakte nia sorto estas interligita, kvankam ni devas nin izoli en propra hejmo. Mi rimarkis, ke la itala registaro jam rajtigis kelkajn entreprenojn rekomenci laboron. Estas kredeble, ke pli kaj pli multaj landoj kaj regionoj deklaros remalfermiĝon en la estonteco, same kiel tiuj frizo-salono kaj vendejoj. Ni devas bone konservi la frukton. Homoj devas diligente labori, entreprenoj devas sin disvolvi, kaj iuj okcidentaj politikistoj devas surŝultrigi respondecon en la batalo kontraŭ la epidemio kune kun aliaj landoj, inkluzive de Ĉinio. Per tio, ni ne timas ajnan nigra-cignon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin