Prevento de epidemio en Usono falis en stagnon

(GMT+08:00) 2020-05-14 21:08:02     Redaktoro:邱杰明

"Kiel trakti kontraŭdirojn inter la politiko kaj scienco sendube estas la plej kerna demando en la batalo kontraŭ la nova kronviruso. Bona traktado de la problemo ne nur helpos regadon de la epidemio, sed ankaŭ evitos grandan perdon de la socio kaj ekonomio." Estro de la Orient-Eazia Instituto de la Nacia Universitato de Singapuro Zheng Yongnian faris profundan analizon pri tute diferencaj agoj de orientaj kaj okcidentaj landoj en la batalo kontraŭ la epidemio. Li diris, ke la regantoj metis la politikon sur la sciencon, kio estas la ĉefa kialo de malsukceso de Usono en la batalo.

Post eksplodo de la epidemio, pliserioziĝis la kontraŭscienca kaj kontraŭracia karaktero de usonaj politikistoj. La batalo de Usono kontraŭ la epidemio ĉiutage fokusiĝis al la regada potenco. Por politikaj privataj profitoj, usonaj politikistoj foje kaj refoje preteratentis avertojn de informaj institucioj, publiksanaj fakuloj, la Monda Organizo pri Sano kaj Ĉinio kaj perdis la plej taŭgan fenestran tempon, kio kaŭzis perdon de regado de la epidemia risko.

Samtempe ili senbride malpermesis esprimojn de sciencioj. Ĉindevena kuracistino Helen Y. Chu prezentis averton pri la epidemio de Usono en januaro, tamen ŝi estis malpermesita al esprimado.

Analizantoj montris, ke la senracia ago de usonaj politikistoj estis kondukita de la maltrankvilo pri influo al ekonomio kaj la elektado. Ili faris ĉio eblan por mildigi la riskon de la epidemio kaj mensogis por transtiri la atenton de la publiko.

Por garantii la voĉoj en la elektado, tiuj usonaj politikistoj metis flanken la sciencan indikon de la usona centro pri regado kaj preventado de malsanoj pri denova remalfermiĝo de publikaj lokoj, ignoris sekurecon de la publiko kaj devige antaŭenpuŝis rekomencon de ekonomio. Pri tio, Anthony S. Fauci avertis marde: "Se diversaj ŝtatoj ignoros la principojn de la centro, tro rapida remalfermiĝo estos grandega kaj ĝismorta eraro."

La epidemio estas spegulo, montrante la regadan saĝon. En la usona socio, kiu laŭdire admiras la sciencan spiriton, scienco kaj racio estis tretitaj de iuj politikistoj. Ĝuste kiel diris Zhe Yongnian, neniu lando kiel Usono havas tiel multajn altrangajn oficistojn kaj parlamentanojn, kiuj metis la tutan forton en kalumnion al Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin