Usona mediato: Nova kronviruso eble aperis en Usono en lasta decembro

(GMT+08:00) 2020-05-15 13:32:22     Redaktoro:邱杰明

La usona retejo Komerca Internulo marde publikigis artikolon, dirante, ke la nova kronviruso probable aperis en Usono en la lasta decembro, tamen la lando prerterlasis tion pro fokusiĝo al Ĉinio, kaj la usona registaro faris letalan eraron en la frua periodo.

La 21an de januaro, la Usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj konfirmis la unuan krovirusan kazon en la lando. La centro diris tiutage, ke la disvastiĝo de la kronviruso en Azio estas maltrankviliga, tamen la risko por la usona publiko restas tre malalta.

La artikolo diris, ke novaJ atestoj montras, ke la nova kronviruso eble jam aperis en decembro de 2019 kaj januaro de 2020 en Francio kaj la usonaj ŝtatoj Nov-Jorkio kaj Florido.

Sed nur en la 11a de marto, usona prezidento Donald Trump anoncis tranĉi vojaĝon de Eŭropo al Usono. Tiam la viruso estis alportita de eŭropaj vojaĝantoj al Usono kelkajn monatojn.

La artikolo atentigis, ke estas pluraj ŝlosilaj kialoj, ke Usono trovis la novan kronviruson enlande post tiel longa tempo. Unue, Usono ignoris la eblecon de importo de la viruso el Eŭropo. Due, estis terura inklino kulpigi aliajn pri la epidemio. Trie, la kronvirusa provo estis limigita en malgranda sfero.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin