MOS neniam petis viziti laboratorion P4 en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-05-15 17:53:54     Redaktoro:邱杰明

Oficialuloj de la Nacia Komisiono pri Sano diris vendrede en gazetara konferenco, ke la Monda Organizo pri Sano (MOS) neniam petis viziti specifan laboratorion en Ĉinio, kaj la akuzo, ke Ĉinio rifuzis al fakuloj de la MoS viziton al la laboratorio P4 en Wuhan, agas kontraŭ la faktoj.

Oficialulo de la Nacia Komisiono pri Sano diris, ke la grupo de fakuloj el la MOS vizitis la urbon Wuhan en januaro, kaj poste la komuna teamo de fakuloj el Ĉinio kaj la MOS vizitis Pekinon kaj la provincojn Guangdong kaj Sichuan en februaro, kaj ke Ĉinio ĉiam donas grandan gravecon al kunlaboro kun la internacia komunumo en la batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

La oficialulo faris la komentojn, post kiam internaciaj ĵurnalistoj petis konfirmon pri la nepruvitaj informoj diskonigitaj de usonaj oficialuloj, inkluzive de ŝtata sekretario Mike Pompeo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin