Julie finiĝos duaperioda klinika provo de du vakcinoj de la nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-05-15 19:23:05     Redaktoro:邱杰明

Vendrede vicestro de Nacia Komisiono pri Sano Zeng Yixin anoncis, ke nun glate iras la esplorado de kontraŭkronvirusaj vakcinoj de Ĉinio, kaj en julio finiĝos la duaperioda klinika provo de du vakcinoj.

Ĝis nun ĉiuj projektoj estis provitaj al entute 2 575 volontuloj. Por la unuaperioda klinika provo, estis 539 volontuloj, kaj aliaj 2 036 akceptis la duaperiodan klinikan provon, kaj ili atendas taksadon pri efiko kaj sekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin