Usona biologia laboratorio devas klarigi la dubojn

(GMT+08:00) 2020-05-15 21:33:52     Redaktoro:邱杰明

Lastatempe rusa ministro pri eksterlandaj aferoj Lavrov diris, ke Usono sekrete aranĝis biologiajn laboratoriojn en landoj ĉirkaŭ Ĉini kaj Rusio kaj ne volas publiki la esplorajn enhavojn de la biologiaj eksperimentoj. Estas suspektindaj ĝia ago kaj celo. Li esprimis longtempan vastan suspekton kaj maltrankvilon de la internacia komunumo.

Laŭ malkaŝo de Rusio, nun Usono establis pli ol 200 biologiajn laboratoriojn en la mondo. Laŭ alia raporto, en lokoj de iuj laboratorioj okazis grandskalaj danĝeraj infektaj malsanoj.

Kion faras tiuj biologiaj laboratorioj de Usono? Kiel ili damaĝis la publiksanan sekurecon de la mondo? Usonaj politikistoj devas klarigi tion.

La biologia laboratorio en Detrick de Malilano de Usono estas la plej granda bazloko de bioarmiloj en Usono kaj rigardata kiel la plej nigra eksperimenta centro de la usona registaro kaj bazloko de sekretaj kemiprovoj kaj spirita regado de FBI. Julie de 2019, la usona centro pri regado kaj prevento de malsanoj malfermis la laboratorion kaj rifuzis publikigi koncernajn informojn pretekstante ŝtatan sekurecon.

Estas maltrankvilige, ke post portempa fermiĝo de la laboratorio en Detrick, en la loĝkvartalo proksima al la laboratorio eksplodis senkaŭza "malsano de elektronika cigaredo", kies malsanuloj havas simptomojn similajn al tiuj de la nova kronviruso.

Usono komencis vendon de elektronika cigaredo ekde 2007, tamen eksplodis la malsano de elektronika cigaredo en la pasinta aŭgusto. En oktobro de 2019, oni trovis, ke 17 kazoj de la malsano estis kaŭzita de toksa kemia materialo. Ĉu tio estas hazardo aŭ akcidento?

La homoj maltrankviliĝis plie pri amaso da biologiaj laboratorioj de Usono en aliaj lokoj de la mondo. Kiel damaĝas tiuj laboratorioj al la publiksana sekureco de la mondo?

Laŭ raporto de amaskomunikiloj, iuj biologiaj laboratorioj de Usono troviĝas en kelkaj sovetuniaj landoj kaj aliaj en Sudorienta Azio kaj Afriko. Usono ĉiam tenas silenton pri funkcioj, uzoj, sekureco de tiuj laboratorioj.

En la lastaj 20 jaroj Usono solflanke malhelpis restarigon de la intertraktado pri protokolo de "Konvencio de Malpermeso de Bioarmiloj", kiu estis aprobita de la 26a Ĝenerala Asembleo de la UN en 1917. Usono ĉiam malhelpis la intertraktadon, dirante, ke la biologia kampo ne estas kontrolebla, kio eble minacos la ŝtatajn interesojn kaj negocajn sekretojn.

La usonaj biologiaj laboratorioj jam estas kuna minaco de la homaro. Usonaj politikistoj tuj diru la veron kun respekto al la vivo de la homaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin