Trump elvokas senton de interrasa malamo

(GMT+08:00) 2020-05-16 14:26:21     Redaktoro:邱杰明

Fine de januaro ĉi-jare iu brita ĉindevena komediisto diris en la socia komunikilejo Tvitero: "(En Britio) eble unu el la cent mil ĉindevenuloj estas infektita je la nova kronviruso, sed ili preskaŭ centprocente sentas iagradan "ĉi-rilatan diskriminacion".

La 16an de marto la usona prezidento Donald Trump la unua nomis en socia komunikilejo la novan kronviruson "ĉina viruso", kio vekis vastan malaprobon ĉe la tutmonda publikopinio kaj la socio de ĉinoj. Sed li ne ĉesigis la atakon kontraŭ Ĉinio, kvankam li konsciis, ke uzi la nomon "ĉina viruso" estos pliflamigi rasdiskriminacion kaj malamon kontraŭ ĉinoj kaj aliaj azidevenaj amasoj. Pro lia senĉesa uzado de la nomo la sento de malamo disvastiĝas en la mondo.

Ekde la lasta tagdeko de marto, de Usono al Eŭropo kaj eĉ al aliaj anguloj de la mondo, la rasdiskriminacio kaj atako kontraŭ azidevenuloj draste kreskas. La 27an de marto oni raportis, ke malamaj diroj en socia komunikilejo akre kreskis je 900%.

Malamaj diroj en interreto disetendiĝis en la realon: diversloke okazis atako pro la malamo.

Lastatempe la londona polico publikigis donitaĵon: en la daŭro de februaro kaj marto ili ricevis 166 raportojn pri malamaj atakoj kontraŭ orientanoj, dum en la sama periodo de la pasinta jaro la cifero estis 66.

En la elvoko de diskriminacio kaj malamo eble Trump estas direktanto, sed li ne estas izolita. La nerespondecaj diroj de Trump, kiel gvidanto de superpotenco, probable igus homojn fordoni sian vivon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin