Xi Jinping faras telefonan interparolon kun hungara ĉefministro Viktor Orbán

(GMT+08:00) 2020-05-16 14:27:20     Redaktoro:邱杰明

Vespere de la 15a de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris telefonan interparolon kun la hungara ĉefministro Viktor Orbán.

Xi Jinping emfazis, ke en la speciala periodo de la komuna rezistado kontraŭ la nove kronvirusa epidemio la ĉina kaj hungara popoloj kune batalas kaj helpas unu la alian. Ĉinio firme subtenas la penadon de la hungaraj registaro kaj popolo kontraŭ la epidemio kaj daŭre donos sian eblan helpon al Hungario. Ĉinio donas plenfortan subtenadon al Unuiĝintaj Nacioj kaj la Monda Organizo pri Sano en la batalo kontraŭ la epidemio kaj volas kune kun ĉiuj landoj, interalie kun Hungario, fari efikan kunlaboron por bridi la disvastiĝon de la malsano.

Viktor Orbán diris, ke la ĉina popolo, post granda penado, sukcesis bridi la epidemion, kaj pro tio li esprimis gratulon al Ĉinio. La hungara popolo ne forgesos, ke Ĉinio ĝustatempe liveris helpon, inkluzive de medicinaj materialoj urĝe bezonitaj, al Hungario en la rezistado kontraŭ la epidemio. Viktor Orbán substrekis, ke Hungario ĉiam tenas sin al la politiko de "unu Ĉinio", kaj ke Hungario volas kune kun Ĉinio plifortigi kunlaboron en ekonomio, komerco, financo kaj aliaj kampoj kaj, same kiel antaŭe, subteni kaj partopreni la kunlaboron inter mezorienteŭropaj landoj kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin