Ĉina ĉeftero raportis 8 novajn konfirmitajn kronvirusajn kazojn

(GMT+08:00) 2020-05-16 14:35:00     Redaktoro:邱杰明

Ĉina prisana aŭtoritato diris sabate, ke ĝi ricevis raportojn pri 8 novaj konfirmitaj kronvirusaj kazoj vendrede en la ĉina ĉeftero, kaj 6 el ili estas importitaj.

La Nacia Komisiono pri Sano diris en ĉiutaga raporto, ke la aliaj 2 novaj kazoj estas kaŭzitaj de enlanda propagiĝo en la provinco Jilin. Krome, 2 novaj suspektataj kazoj estas raportitaj en la urbo Ŝanhajo vendrede en la ĉeftero.

Laŭ la komisiono, 10 homoj estis elhospitaligitaj post resaniĝo vendrede. Ĝis tiu tago, la ĉeftero raportis entute 1 698 importitajn kazojn. El ili, 1 652 elhospitaliĝis post resaniĝo, 46 estas kuracataj kun 3 en danĝera stato, kaj neniu morto estis raportita.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin