Trump persone konfesis ke la esplorado de vakcino komenciĝis jam en la 11a de januaro

(GMT+08:00) 2020-05-16 18:59:57     Redaktoro:邱杰明

La 15an de majo la usona prezidento Donald Trump diris, ke jam en la 11a de januaro Usono komencis la esploradon de vakcino de la nova kronviruso, esperante ke ĝi ellaboriĝos fine de la jaro. Ĉe la estiĝo de tiu ĉi diro, la tempopunkto "la 11a de januaro" tuj vekis atenton ĉe la publiko.

La 11an de januaro Usono komencis la esploradon de vakcino, kaj tio pli fruas du monatojn, ol meze de marto, kiam en Usono eksplodis la nove kronvirusa epidemio.

La 12an de januaro Ĉinio komunikis al la Monda Organizo pri Sano la informon pri la genovico de la nova kronviruso, farante al la mondo alarmon pri la epidemio.

Tuj post kiam Ĉinio trovis la genovicon de la nova kronviruso, Usono komencis la esploradon de vakcino?

Pro la malfortiĝo en la preventado kontraŭ la epidemio Usono fariĝis "epicentro" de la epidemio. Trump ne ŝparis sian energion por kulpigi Ĉinion. Kaj nun li persone diris la momenton, en kiu Usono komencis la esploradon de vakcino. Ĉu Usono jam pli frue informiĝis pri la stato de la nova kronviruso? Ĉu Usono ne devas doni klarigon al la mondo?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin