Usonaj politikistoj intencas akapari vakcinon

(GMT+08:00) 2020-05-16 20:36:18     Redaktoro:邱杰明

La 73a Monda Prisana Konferenco baldaŭ okazos, ĝuste tiam pli ol 140 politikistoj kaj specialistoj, inkluzive de la sudafrika prezidento Cyril Ramaphosa, la pakistana ĉefministro Imran Khan kaj la brita eksĉefministro Gordon Brown, kune aperigis publican leteron, alvokante, ke, kiam ellaboriĝos vakcino de la nova kronviruso, ĝi devos esti libera sen patentrajto kaj senpage uzata por ĉiuj landoj, interalie neevoluintaj landoj.

Tiu ĉi publika letero malofte vidita aperis sur tia fono: alta administranto de la franca magnato Sanofi lastatempe asertis, ke Usono povos privilegie akiri kaj uzi la vakcinon pro tio, ke ĝi liveris plej multe da mono al la firmao por la esplorado de la vakcino. Tiu ĉi diro tuj vekis la bolon de la internaciaj publikopinioj. Premite de la franca registaro kaj la internacia komunumo tiu ĉi medicina firmao fine ŝanĝis sian aserton, dirante, ke Usono havas privilegion pri la vakcino nur en sia lando, sed pri la vakcino, kiu fabrikiĝis en Francio kaj Eŭropo, ĝi ne havos privilegion.

Evidente, la sekreto de tiu ĉi bolado ne estas tiel simpla. La unika superpotenco en la mondo ankoraŭfoje etendas sian malpuran manon al la esplorado de vakcino kaj "neatente" malkaŝis sian ambicion pri akaparo de vakcino. La agado de Usono denove estigis la koleron de amasoj.

Oni rimarkis, ke antaŭ nelonge usona gvidanto proklamis: "Sen vakcino la nova kronviruso povas foriĝi"; verŝajne Usono ne zorgas pri la esploro de vakcino. Ĉu tio estas nur fumnebulo eligita de usonaj politikistoj?

Pli frue, en marto de ĉi jaro, amaskomunikilo jam malkaŝis, ke la usona registaro intencis komplete aĉeti vakcin-esploran teknikon de germana bioteknika kompanio, kaj la tekniko apartenas nur al Usono. Tio vekis akran riproĉadon de la mondo. La germana politikistaro kolere riproĉis, ke Usono "prezentas siajn malbonajn aspektojn al la mondo".

Des pli dubinde, ke en la 15a de majo usona gvidanto diris, ke Usono jam en la 11a de januaro komencis la esploradon de vakcino por la nova kronviruso, kaj ĝi ellaboriĝos fine de la jaro. Ĉe la estiĝo de tiu ĉi diro, la tempopunkto "la 11a de januaro" tuj vekis atenton ĉe la publiko. La 11an de januaro Usono komencis la esploradon de vakcino, kaj tio pli fruas du monatojn, ol meze de marto, kiam en Usono eksplodis la nove kronvirusa epidemio.

La nesatigebla avido de usonaj politikistoj kondukas Usonon sur la vojon al malsukceso, kaj kompreneble ili sentas sin izolitaj survoje.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin