Vakcina esploro de Usono elvokis dubojn

(GMT+08:00) 2020-05-17 19:29:25     Redaktoro:Selena

Lastatempe iuj informoj kaj agoj de Usono en esplorado de vakcino por la nova kronviruso elvokis dubojn ĉe diversaj partioj.

La unua dubo: Ĉu Usono jam tre frue konis la novan kronviruson?

En la 15a de majo usona prezidento Donald Trump konfesis, ke Usono komencis esploradon de vakcino en la 11a de januaro. Kial la usona registaro ne alprenis koncernajn agojn kontraŭ la viruso, se ĝi jam komencis la vakcinan esploradon?

La dua dubo: Ĉu la vakcino naskiĝos en la fino de 2020? Prisanaj specialistoj de Usono diris, ke tio ne eblas.

La tria dubo estas: Ĉu sendependa esplorado de vakcino alportos novan necertecon?

La 12an de majo brita ĵurnalo The Guardian publikigis artikolon sub la titolo "En konkuro de vakcin-esplorado, kiel prioritata politiko de Trump prokrastas internacian esploradon". La artikolo diras, ke la arbitra sendependa esplorado de vakcino fare de Usono rompos klopodojn de la internacia komunumo, kaŭzos novan streĉecon kaj alportos novan necertecon.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin