Ĉu mensogemaj usonaj politikistoj vere preventas epidemion?

(GMT+08:00) 2020-05-18 09:19:44     Redaktoro:Selena
Lastatempe, kun malkaŝiĝo de pli multaj informoj, la epidemia situacio de Usono pli klariĝis. Multaj faktoj kaj veroj rompis mensogojn de usonaj politikistoj kaj malkovris ilian egoismon kaj senmoralecon al la publiko.

En la 15a de majo usona prezidento Donald Trump konfesis, ke Usono starigis esploradon de vakcinoj en la 11a de januaro. La vortoj de Trump skuis la tutan mondon.

La informo malkaŝita de usona gvidanto pri vakcina esplorado multigis novajn dubojn pri tempofadeno de epidemia disvolviĝo de Usono. Fakte en marto estro de usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj Robert Redfield konfesis, ke iuj mortintoj pro gripo estis infektitaj je la nova kronviruso. En aprilo urbestro de Nov-Ĵersejo Michael Melham diris, ke li estis infektita je la viruso en la pasinta novembro. Laŭ raporto, de januaro ĝis februaro en Florido 171 homoj estis konfirmitaj aŭ suspektataj je infektiĝo de la viruso. Ĉiuj tiuj informoj multigis dubojn pri starpunkto de la epidemio en Usono. Tamen la florida registaro senigis informojn de tiuj 171 kazoj el la retpaĝaro de la Blanka Domo en la 4a de majo kaj donis neniun klarigon. Kion ili kovris?

Laŭ informo usonaj plej elstaraj specialistoj pri epidemiologiaj preventado kaj regado kolektive malaperis. Tio rilatas al la grupo de mediatoj nove establitaj de la Blanka Domo. En aprilo, Kayleigh McEnany estis nomumita kiel nova sekretario pri novaĵoj de la Blanka Domo. Ŝi diris, ke en la epidemia raporto de la Blanka Domo aperos novaj aspektoj kaj novaj atentitaj punktoj. La tiel nomata nova aspekto estas malaperigi sciencan kaj racian voĉon de specialistoj. La privataj interesoj de usonaj politikistoj estis metitaj super la scienco.

Vizaĝe al la tragedio de morto de pli ol 88 mil usonanoj, usonaj politikistoj ankoraŭ dronas en mensogegoj. Franklin iam diris, ke vi povas restari se vi faris mispaŝojn, tamen vi neniam povas restarigi la fidon se vi perdis ĝin. Nun ni vidu, kiel usonaj politikistoj plu ludos sian ludon ĉi-rilate.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin