Multaj neleĝaj enmigrintoj arestitaj de Usono estis infektitaj je nova kronviruso

(GMT+08:00) 2020-05-18 09:16:47     Redaktoro:Selena

Laŭ raporto de usona amaskomunikilo, en la centro de arestitaj neleĝaj enmigrintoj en Usono aperis kolektiva infektiĝo pro la malsano. Laŭ la statistiko de usona Administracio de Enlandiĝo kaj Dogano, ĝis la 9a de majo, inter 27 908 arestitaj neleĝaj enmigrintoj 986 estis infektitaj je la nova kronviruso. Ankaŭ 44 dungitoj de la administracio estis infektitaj. Arestitoj diris, ke senorde funkcias la centro, kaj la mondo preskaŭ forgesas ilin.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin