Ĉina kuraca teamo atingis Zimbabvon por preventi epidemion

(GMT+08:00) 2020-05-18 12:30:22     Redaktoro:Ĝoja

La ĉina kuraca teamo

Invitite de la zimbabva registaro ĉina kuraca teamo la 11-an de majo atingis la zimbabvan ĉefurbon Hararon kaj ĉinaj fakuloj de la teamo helpos siajn zimbabvajn kolegojn disvolvi preventadon kontraŭ la kronvirusa malsano kaj dividos siajn spertojn en tiuj flankoj. Karaj aŭskultantoj, nun bonvole aŭskultu nian detalan raporton.

Posttagmeze de la 11-a de majo 12-persona teamo el Ĉinio per speciala aviadilo atingis la internacian flughavenon en Hararo, samtempe atingis ankaŭ amaso da kuracaj varoj donacitaj de la ĉina hunan-provinca registaro, ekzemple spiromaŝinoj, testiloj por kronviruso, maskoj kaj protektaj vestoj. Juli Moyo, zimbabva ministro pri lokaj registaroj kaj ĉina ambasadoro en Zimbabvo s-ro Guo Shaochun bonvenigis la kuracan teamon en la flughaveno. Juli Moyo en sia salutparolado esprimis dankon al Ĉinio pro la helpo al Zimbabvo en la speciala tempo. Li diris:

"Ni elkore dankas la ĉinan kuracan teamon. La helpo el la ĉina registaro estas tre grava por Zimbabvo. Ĉinaj fakuloj al ni kunportis profesiajn sciojn kontraŭ la kronvirusa malsano, kaj ili kunlaboros kun zimbabvaj fakuloj kaj batalos kontraŭ la epidemio. Ni lernos multon de ĉinaj fakuloj, ili helpos nin plibone ellabori kontraŭrimedojn, certe ni gajnos pli da profesiaj scioj. Samtempe la ĉinaj fakuloj kunportis al ni protektajn vestojn, testilojn, medicinajn kaj aliajn varojn, precipe la testiloj povos plenigi la mankon ĉe ni. Per teknikoj, spertoj kaj varoj la ĉinaj fakuloj donis esperon al la zimbabva popolo."

En la sekvaj du semajnoj ĉinaj fakuloj kunlaboros kun zimbabvaj kolegoj en prevento kontraŭ la epidemio, dividos ĉinajn spertojn kaj donos gvidon kaj trejnon pri kuracado, preventado kaj kontrolado. En la bonvenigo ĉina ambasadoro Guo Shaochun diris, ke la alveno de la ĉina kuraca teamo enkorpigas reciprokan apogadon kaj kuneston de la du landoj en batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj profundigas la dulandan amikecon. Guo diris:

"La amikeco inter Ĉinio kaj Zimbabvo havas tre longan historion kaj datiĝas de la nacia sendependa epoko de Zimbabvo. Hodiaŭ antaŭ la komuna defio de la kronvirusa malsano Ĉinio ĉiam staras ĉe Zimbabvo; ili reciproke subtenas unu la alian kaj finfine certe venkos la viruson."

Plejpartaj fakuloj de la ĉina kuraca teamo havas klinikan sperton kontraŭ la epidemio. Ankaŭ du semajnojn antaŭ ekiro ili ricevis trejnadon kaj faris angl-lingvajn dokumentojn rilatajn al prevento kaj planojn pri kliniko por februloj. Estro de la teamo s-ro Hu Chengping konigis:

"La kuraca teamo konsistas el 12 fakuloj pri fako de spiro kaj seriozaj malsanoj, infektaj malsanoj, flegado, testo, prevento kaj rego, ja estas sinteza teamo. Ni esperas, ke niaj proponoj kaj spertoj povos kontribui al la zimbabva batalo kontraŭ la epidemio."

Ĉina ambasadoro en Zimbabvo Guo Shaochun transdonis al Zimbabvo kuracajn varojn donacitajn de la ĉina hunan-provinca registaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin