Xi Jinping respondis al la pakistanaj studentoj en la Universitato de Scienco kaj Tekniko en Pekino

(GMT+08:00) 2020-05-18 18:38:20     Redaktoro:Xiao

La 17an de majo la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping respondis al la tutaj pakistanaj studentoj en la Universitato de Scienco kaj Tekniko en Pekino. Li bonvenigas, ke modelaj junuloj el ĉiuj landoj venu al Ĉinio por fari plustudadon, kaj kuraĝigas, ke ili faru interŝanĝon kun ĉinaj junuloj, kaj kun junuloj el diversaj lokoj de la mondo manĉemane oferu siajn fortojn por la interpopola kontaktiĝo kaj la homara sortkomunumo.

En sia respondo Xi diras, ke ili, depost kiam ili alvenis por studi en Ĉinio, ne nur ellernis riĉajn sciojn, sed ankaŭ konatiĝis kun ĉinaj amikoj, kaj pro tio li ĝojas.

Xi rimarkigas, ke, ĝuste kiel ili sentis, la ĉina registaro kaj universitatoj, ekde eksplodo de la nove kronvirusa epidemio, ĉiam zorgas pri iliaj sekureco kaj saneco kaj liveras al ili ĉiuflankan helpadon. Unuaeco je vivo – ĉu al ĉinoj, ĉu al fremduloj en Ĉinio, la ĉinaj registaro kaj popolo egale donas amzorgadon.

En la Universitato de Scienco kaj Tekniko en Pekino troviĝas 52 studentoj, inter kiuj estas 49 studentoj por doktoreco kaj magistreco. Lastatempe ili skribis leteron al prezidanto Xi Jinping, por rakonti siajn spertojn kaj sentojn pri la studado en Ĉinio kaj por esprimi dankon al la universitato pri ĝia zorgo pri ili ekde la estiĝo de la epidemio. Ili esprimis sian volon, post la fino de la studado partopreni en la konstruado de "Zono kaj Vojo" kaj fari kontribuon por la amikeco inter Pakistano kaj Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin