Malfeliĉa sekvo de rasismo bumerangos al usonaj politikistaĉoj

(GMT+08:00) 2020-05-18 21:01:55     Redaktoro:Xiao

"En kriza momento ni vere vidas la bonan flankon de la homa naturo, sed ankaŭ la malbonan." Tiel maltrankvile diris Ron Nirenberg, la estro de la urbo San Antonio, Teksaso, Usono. Li diris, ke dum la vasta propagiĝo de la nove kronvirusa epidemio vortoj de malamo multiĝis. Por bridi la disetendiĝon de rasismo, la urbaj parlamentanoj unuanime aprobis rezolucion malpermesi la uzadon de tiaj vortoj, kiaj "ĉina viruso", "kungfua viruso" kaj similaj vortoj. La rezolucio emfazas ankaŭ, ke la nova kronviruso ne estis farita de aparta gento, kaj tia esprimo tendenca al rasismo instigas la malamon krimi cele al azidevenaj usonanoj kaj enmigrintoj.

De post kiam eksplodis la epidemio, iuj vaŝingtonaj politikistaĉoj, por kaŝi sian embarason en la prreventado kontraŭ la epidemio, intencas transigi la respondecon al alia, provokante la kontraŭstaron kaj malamon inter gentoj.

La usona ŝtatsekretario Mike Pompeo plurfoje nomis la novan kronviruson "viruso de Wuhan", kaj eĉ ofertis la nomon kun rasisma koloro en internaciaj okazoj; Peter Navarro, altranga oficialulo de la Blanka Domo, lastatempe senbride mensogis, kondamniante, ke Ĉinio peraviadile "sendis dekmilojn da homoj al Milano, Nov-Jorko kaj aliaj lokoj de la mondo por disvastigi la viruson". Oni diris, ke Peter Navarro jam "freneziĝis".

Sub ilia malica manipulado la rasdiskriminacio de Usono draste Kreskas. En Nov-Jorko okazis ĵeto de sulfata acido sur azidevenan virinon, en Kalifornio azidevena mezlernejano estis batita ĝis enhospitaliĝo, en Teksaso tri membroj de azidevena familio estis pike vunditaj… Iu turisam organizo diris, ke la malamaj atakoj al azidevenuloj, kiujn ĝi kolektis, jam superis 1 200 kazojn nur en Usono.

Kaj sub la epidemio la "duobla normo" de leĝordigo fare de la usona registaro por malsamaj nacianoj pli kaj pli evidentiĝas. La donitaĵoj de la prokuroro de la regiono Brooklyn en Nov-Jorko montras, ke de la 17a de marto ĝis la 4a de majo estis 40 homoj, kiuj malobservis la regulojn pri socia distanco, kaj sekve arestiĝis, sed inter ili 35 estis afrikdevenuloj, 4 latinamerikdevenuloj kaj nur 1 blankulo.

Tiuj usonaj politikistaĉoj mem opinias, ke ili povos elpreni pli grandan kapitalon el la fabrikado de dissplitiĝo, spite ĉion puŝante Usonon sur la vojon de "mallumo kaj malamo". Sed dissemanto de interrasa malamo nepre estos englutita de malamo. Tiuj usonaj politikistaĉoj, kiuj manipulas la "bumerangon" de rasismo, ne konscias, ke ĝi nepre turniĝos al si mem. Ili pli kaj malpli kripligos si mem.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin