Nova aranĝo de la 3-a Sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso

(GMT+08:00) 2020-05-19 16:15:05     Redaktoro:Ĝoja

Lastatempe Zhang Yesui, direktoro de la Komitato pri Eksterlandaj Aferoj de la Nacia Popola Kongreso de Ĉina Popola Respubliko, ricevis intervjuon pri rilataj laboroj de la 3-a Sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso.

Zhang Yesui konigis, ke la 22-an de majo inaŭguriĝos la 3-a Sesio de la 13-a Nacia Popola Kongreso en Pekino. La novaĵ-centro de la sesio ricevis porintervjuajn petojn de pli ol 3 mil ĉinaj kaj alilandaj ĵurnalistoj. Por efike preventi kaj regi la kronvirusan malsanon kaj komune protekti publikan sanon kaj higienon, la sesio estos jene aranĝita.

Nun oni konsideras mallongigi la sesion, inviti ĵurnalistojn el tiuj ĉinaj kaj alilandaj, kiuj troviĝas en Pekino, ne el tiuj, kiuj ne estas en Ĉinio. Oni simpligos intervjuajn aktivadojn kaj, pere de video aŭ aliaj novaj manieroj, organizos gazetaran konferencon ktp.

Zhang Yesui diris, ke estos invititaj diverslandaj diplomatiaj senditoj en Ĉinio por la plena sesio kaj iuj ĉinaj ĵurnalistoj kaj alilandaj ĵurnalistoj en Pekino por intervjuo en la Popola Halo. Pro la epidemio ne funkcios kolektiva intervjuo por delegacioj. Por aktive respondi demandojn kaj zorgojn de ĵurnalistoj kaj la socio, diversaj delegacioj havos ĉiu sian novaĵ-parolanton por ĝustatempe publikigi gravajn informojn. En loĝejoj de reprezentantoj troviĝos ĉambro por akcepti videan intervjuon.

Zhang diris, ke en la retejo de la novaĵ-centro de la sesio oni ĝustatempe ĝisdatigos tagordojn, programerojn kaj aranĝojn kaj liveros dokumentojn de la sesio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin