Trump minacas frostigi financadon al MOS por ĉiam

(GMT+08:00) 2020-05-19 14:42:31     Redaktoro:Xiao
Usona prezidento Donald Trump lunde publikigis leteron senditan al ĝenerala direktoro Tedros Adhanom Ghebreyesus de la Monda Organizo pri Sano (MOS) en sia Twitter-konto, minacante frostigi financadon al la MOS por ĉiam. Li diris, ke li rekonsideros usonan membrecon en la MOS. Li skribis en sia letero, "Se la organizo ne promesos fari gravajn esencajn plibonigojn en la venontaj 30 tagoj, mi faros mian portempan frostigon de la usona financado al la MOS konstanta kaj rekonsideros nian membrecon en la organizo."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin