Helpokapitalo de 500 miliardoj da usonaj dolaroj restas preskaŭ neuzata

(GMT+08:00) 2020-05-19 16:34:37     Redaktoro:Xiao

La 18an de majo la speciala kontrolkomisiono de la usona Kongreso, responsanta pri kontrolo super la kontraŭepidemia laboro publikigis raporton, asertante, ke laŭ enketo la Kongreso marte de ĉi jaro adoptis leĝprojekton pri ekonomia helpado kun la sumo 2 000 miliardoj da usonaj dolaroj, kaj starigis fonduson de la financa departemento kun 500 miliardoj el la sumo. Pro fuŝadministrado la fonduso asignis nur 37,5 miliardojn da dolaroj. En tia okazo, kiam multaj laboristoj estas maldungitaj kaj multaj entreprenoj estas ĉe la rando de bankroto, la plej parto de la fonduso tamen kuŝas en la kaso de la financa departemento, kio vere staras ekster imago.

Antaŭe, por asigni tiun sumon de la leĝprojekto, la usona Kongreso aparte establis specialan kontrolkomisionon, kiu unu fojon en tridek tagoj raportu al la Kongreso la staton de la administrado kaj uzado de la kapitalo.

Sed ironiinde, ke prezidanto de la speciala kontrolkomisiono devas esti kune nomumita de la gvidanto de la Ĉambro de Reprezentantoj Nancy Pelosi kaj la gvidanto de la Senato Mitch McConnell, sed ambaŭ ne venis en saman opinion pri tio, kaj rezulte, post preskaŭ ok semajnoj, ankoraŭ mankas prezidanto al la kontrolkomisiono.

Ok semajnoj pasis. Unu post unu entreprenoj bankrotiĝis. Ĝuste dum tiu tempodaŭro la kapitalo, tiel nomata helporimedoj, tamen ne estas asignita. Ĉu tio ne estas stranga?

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin