En ŝlosila momento agoj de Ĉinio aktivigas fidon de la mondo en rezistado kontraŭ la epidemio

(GMT+08:00) 2020-05-19 18:18:53     Redaktoro:Xiao
"Ni lasu nin kunekzisti manon ĉe mano, protekti la vivon kaj sanon de ĉiuj popoloj kaj la teron, nian kunan hejmon, kaj formi la komunumon de la homara sano." Verpere de la 18a de majo laŭ la pekina tempo, en la malfermo de la videa kunveno de la 73a Monda Prisana Konferenco la ĉina ŝtatprezidanto Xi Jinping faris tian alvokon. En la ŝlosila momento, kiam la tuta mondo batalas kontraŭ la epidemio, Xi Jinping dividis en la konveno la kontraŭepidemiajn spertojn de Ĉinio, prezentis ses proponojn kontraŭ la epidemio, kaj proklamis kvin rimedojn por kunlaboro de la mondo kontraŭ la epidemio, kio sendube aktivigas la fidon de la mondo, forte antaŭenigas la internacian kunlaboron kontraŭepidemian, perfektigas la tutplanedan reg-sistemon. Ĉiuj tiuj vekis varman reagon de la internacia komunumo.

Tio estas la proponoj kaj opinioj duafoje metitaj de Xi Jinping en gravaj internaciaj okazoj post la eksplodo de la epidemio. Pli frue, la 26an de majo, en la speciala pintkonferenco de la gvidantoj el G20 por respondi al la epidemio Xi Jinping donis kvar proponojn, kiuj estis kalkulataj kiel la ĉina projekto por reagi al la epidemio. Hodiaŭ, nur iom post unu monato, la kontraŭepidemia situacio des pli komplikiĝis. La epidemio propagiĝis jam en pli ol 210 landojn kaj regionojn, kaj ĝi influas pli ol 7 miliardojn da homoj, forrabis la valoran vivon de pli ol 300 000 homoj. En tiu ĉi ŝlosila momento ĉiuj landoj esperas kunagi en konkordo, kunlabori en unuiĝo, kaj, koncentrigante ĉiujn fortojn, plej frue gajni venkon super la epidmio.

En sia salutparolado Xi Jinping metis la ses proponojn: dediĉi ĉiujn fortojn bridi la epidemion, disvolvi la gvidan rolon de la Monda Organizo pri Sano, intensigi subtenon al la afrikaj landoj, plifortigi la tutplanedan administradon super la puplika sano, restartigi la disvolvadon de ekonomio kaj socio kaj akceli la internacian kunlaboron. El tio oni povas vidi, ke Ĉinio estas granda lando respondechava, kaj ĝia gvidanto zorgas pri la vivo kaj sano de la homaro.

Pri la sinceraj oferoj de Ĉinio la internacia komunumo, inkluzive de eŭropaj kaj usonaj publikopinioj, ĝenerale donis altan takson. Bounkong Syhavong, prezidanto de la 72a Monda Prisana Konferenco kaj laosa ministro pri sano, en sia parolado diris, ke la parolado de Xi Jinping multe kuraĝigas homojn. Li laŭdis la nocion "sortkomunumo de la homara sano", prezentitan de Xi Jinping, kaj dankis, ke Ĉinio faris sian grandan kontribuon por la homara feliĉo. Noha Bakr, politikologia profesoro de la Amerika Universitato en Kairo, estis forte impresita pri la propono de la ĉina gvidanto plifortigi subtenon al afrikaj landoj. Li diris, ke la internacia komunumo devus lerni de Ĉinio, subteni la Mondan Organizon pri Sano, la internacian kunlaboron kaj evoluantajn landojn en la rezistado kontraŭ la epidemio. Kaj la usona politika komunikilo "Politico" publikigis sian komenton kun la tia titolo: "Unuflanke Usono faras ĉikanojn ĉie en la mondo, aliflanke prezidanto Xi alportas esperon al vakcino kontraŭ la epidemio".

Estas vere, ke viruso ne konas landlimon, nek distingas rasojn. Fronte al la tiel furioziĝanta epidemio, ĉiuj landoj devas elimini ĉiajn egoismajn ideojn kaj forigi malamon kaj antaŭjuĝon, kaj por elsavi vivon ili devas kune fari penadon. Nur tiel la epidemio povos esti venkita. Ĝuste kiel la prezidanto Xi Jinping emfazis: "La homaro estas sortkomunumo, unuiĝo kaj kunlaboro estas plej forta armilo kontraŭ la epidemio."

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin