Novaĵoj (Majo 20)

(GMT+08:00) 2020-05-20 15:28:21     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 20a de majo, merkrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke ĉina plej alta politika konsilanto petas laŭcelajn proponojn pri mildigo de malriĉeco; Ĉinio urĝas Usonon surŝultrigi obligaciojn al la MOS. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina plej alta politika konsilanto Wang Yang marde substrekis fari laŭcelajn proponojn por certigi la venkon en elimino de malriĉeco kaj finkonstruiĝon de modere prospera socio en ĉiuj flankoj.

Wang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), faris la rimarkojn en la ferma kunveno de sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK.

Wang rimarkigis, ke tiu ĉi jaro markas la finan fazon de konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj efektivigo de la 13a Kvinjara Plano, kaj alvokis klopodojn por kunigi movfortojn por la ŝlosila jaro. Li laŭdis la kontribuojn faritajn de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj ĝia konstanta komitato al la afero de la partio kaj la lando dum la pasinta jaro, dirante, ke la ĈPPKK efike ludis sian rolon en la batalo kontraŭ kronvirusa epidemio.

La Eŭropa Unio (EU) marde kritikis la minacon de usona prezidento Donald Trump, ke Usono konstante tranĉos financadon al la Monda Organizo pri Sano (MOS) kaj eble sin retiros el la organizo.

Trump faris la minacon en letero publikigita lunde en sia Twitter-konto kaj adresita al Tedros Adhanom Ghebreyesus, ĝenerala direktoro de la MOS.

Responde al demando pri la minaco de Trump en ĉiutaga gazetara konferenco, proparolanto de la Eŭropa Komisiono, la plenuma organo de la EU, diris, ke la unio "subtenas internacian kunlaboron kaj multflankajn solvojn en ĉi tiu krizo, la pandemia krizo. La proparolanto emfazis, ke estas la tempo por solidareco. Ne estas la tempo por komentaĉi aŭ subfosi multflankan kunlaboron. Ŝi diris, ke la EU subtenas la MOS en ĝiaj klopodoj por bridado kaj mildigo de la kronvirusa epidemio kaj jam liveris aldonan monon por subteni ĉi tiujn klopodojn.

Ĉinio marde urĝis iujn politikistojn en Usono ĉesigi transigon de kulpoj al aliaj kaj kunlabori kun la internacia komunumo por kune venki la kronvirusan pandemion.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti leteron publikigitan en la socia komunikilo Twitter fare de usona prezidento Donald Trump.

Zhao diris, "Ĉinio kronologie elmontris nian laboron de prevento kaj regado de la novkronvirusa malsano, kaj ke ankaŭ la MOS klarigis la erarojn en la akuzo de Usono." Li diris, ke la letero de la usona gvidanto intencas misgvidi la publikon malprocize, makuli Ĉinion kaj transigi sian propran respondecon. Ĉi tio estas nenio alia ol vana intenco.

Zhao diris, ke ĉar la kronvirusa epidemio ankoraŭ disvastiĝas en Usono kaj aliaj partoj de la mondo, unueco kaj kunlaboro, savado de vivoj kaj ekonomia renormaliĝo restas la plej urĝaj taskoj. Li aldonis, ke la proporcio kaj normo pri taksado de kotizoj estas konfirmitaj de ĉiuj membroŝtatoj de la MOS, kaj ĉiuj membroŝtatoj devas pagi siajn taksitajn partojn ĝustatempe kaj komplete.

La 19an de majo laŭ loka tempo fama medicina periodaĵo The Lancet publikigis deklaron, montrante faktan eraron en la letero sendita de usona prezidento Donald Trump al la Monda Organizo pri Sano (MOS) en la 18a de majo.

Trump diris en la letero al la MOS, ke enketo de la usona registaro trovis, ke la MOS ignoris fidindajn raportojn de institucioj, inkluzive de la periodaĵo The Lancet en la komenco de decembro de 2019 aŭ pli frue, ke aperis disvastiĝo de iu viruso en Wuhan.

Richard Horton, ĉefredaktoro de la periodaĵo, respondis, ke estas fakta eraro en la letero de Trump al la MOS. Li diris, ke la periodaĵo publikigis neniun raporton en la komenco de decembro 2019, ke rilata viruso aŭ epidemio disvastiĝis en Wuhan aŭ aliaj lokoj de Ĉinio, kaj ke ĝi publikigis la unuan rilatan raporton en la 24a de januaro 2020.

Palestino marde deklaris la abolon de ĉiuj interkonsentoj kaj komprenoj kun Israelo kaj Usono por protesti kontraŭ la israela plano aneksi partojn de Cisjordanio.

Palestina prezidento Mahmoud Abbas diris je la fino de urĝa estrara kunveno okazigita en Ramallah, "La Palestina Liberiga Organizo kaj la Ŝtato de Palestino estas liberigitaj el ĉiuj interkonsentoj kaj komprenoj kun la usona kaj israela registaroj kaj el ĉiuj devoj bazitaj sur ĉi tiuj komprenoj kaj interkonsentoj, inkluzive de la sekurecaj."

Abbas diris, ke Israelo surŝultrigos ĉiujn respondecojn kaj devojn kiel okupanto, kun ĉiuj sekvoj kaj influoj surbaze de internacia leĝo kaj humanitara leĝo, precipe la Kvara Ĝeneva Konvencio de 1949. Li aldonis, ke laŭ la konvencio la okupanto devas respondeci pri protektado de la civila loĝantaro sub okupado kaj iliaj posedaĵoj, kriminaligo de kolektiva puno, malpermeso de ŝtelado de resursoj, proprigo kaj aneksado de teroj, malpermeso de devigita translokado de la loĝantaro.

Abbas faris la decidon por respondi al la deklaro de israela ĉefministro Benjamin Netanyahu pri la plano aneksi partojn de Cisjordanio kaj apliki israelan leĝon pri la israelaj setlejoj konstruitaj tie. La nova registaro de Netanyahu ĵuris enoficiĝon antaŭ la parlamento dimanĉe.

Laŭ la plej nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins, konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 4,8 milionojn tutmonde, kun pli ol 322 000 mortoj kaj pli ol 1,68 milionoj da resaniĝoj.

La ĉina ĉeftero havas 82 965 kronvirusajn kazojn, el kiuj 1 708 estis importitaj. Ankaŭ 368 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. Krome, entute 4 645 homoj mortis pro la kronvirusa malsano en Ĉinio.

Usono okupas la unuan lokon de la mondo laŭ la nombroj de infektoj kaj mortoj de la kronvirusa malsano, per pli ol 1,5 milionoj kaj pli ol 91 000 respektive. La nombro de mortoj superos 100 000 ĝis la 1-a de junio, laŭ Robert Redfield, direktoro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj. Trump diris, ke li prenas hidroksiklorokvinon kiel preventan rimedon, malgraŭ la averto de fakuloj, ke la kontraŭmalaria drogo ne taŭgas por traktado de la kronvirusa malsano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin