Scioj pri la du sesioj de 2020

(GMT+08:00) 2020-05-20 21:06:32     Redaktoro:Li

La du sesioj, jaraj kunvenoj de la plej alta leĝdona instanco kaj la plej alta politika konsultiĝa organo, ĉiam funkcias kiel grava fenestro por kompreni Ĉinion.

Ŝajnas, ke ĉiujare la du sesioj havas similajn tagordojn, sed fakte la enhavoj estas diferencaj.

Ne nur la raporto pri registara laboro, sed ankaŭ la laborraportoj de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco kaj la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso, estas strikte ligitaj kun instituciaj funkcioj kaj kun la nacia ekonomio kaj popola vivteno kaj adaptiĝaj al la epoko.

Fakte la du sesioj tuŝas ĉiutagan vivon de ordinaraj homoj, inkluzive de loĝado, prezoj, laboro, edukado kaj tiel plu. Tiuj informoj ĉiam fariĝas ventoflagoj.

La 13a Nacia Popola Kongreso (NPK) malfermos sian trian jarsesion en Pekino la 22an de majo. La decido estis adoptita merkrede en regula sesio de la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso (NPK), kiu okazis de la 26a ĝis la 29a de aprilo.

La tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco komenciĝos la 21an de majo. La rekomendo estis farita en lastatempa kunveno okazigita de la Prezidanto-Konsilio de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco.

Kial la du sesioj estas prokrastita ĉi-jare?

La 28an de decembro, 2019, la 15a sesio de la Konstanta Komitato de la 13a Nacia Popola Kongreso decidis, ke la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso malfermiĝos en la 5a de marto 2020, kaj proponis tagordon de la sesio. Laŭ la decido la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso okazigis serion da preparaj kunvenoj. Sed pro la eksplodo de la kronvirusa malsano, kaj por efektivigi gravajn aranĝojn de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio pri prevento kaj regado de la epidemio kaj disvolvado de ekonomio kaj socio, la Konstanta Komitato de la Nacia Popola Kongreso decidis la 24an de februaro en sia 16a sesio konvenan prokraston de la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso.

Al kio ni fokusiĝos dum la du sesioj?

Fokusoj de la du sesioj

2020 estas la lasta jaro de la konstruado de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj de la 13a Kvinjara Plano. Dum la du sesioj, ni kune fokusiĝos al la raporto de registara laboro kaj pri malriĉec-mildigo kaj ŝanĝiĝoj en kampoj de ekonomio, vivteno, teknologio, kulturo ktp.

Novaj provoj por ĉi-jaraj du sesioj

Ĉinaj registaraj oficialuloj uzos videoligon kaj varmlineojn por "du sesioj"

Gvidaj oficialuloj de la departementoj de la ĉina kabineto kutime devas ĉeesti kunvenojn dum la jaraj sesioj de nacia leĝdona instanco kaj la politika konsultiĝa instanco kiel ne-voĉdonaj partoprenantoj, sed ĉi-jare, pro regulaj rimedoj por prevento de la kronvirusa malsano, ili estas informitaj pri partopreno en telekonferenco.

Deklaro publikigita post la kunveno en la 13a de majo diris, ke registaraj oficialuloj precipe volas aŭskulti la atendojn de merkataj entoj kaj la popolo per videoligo, telefono kaj interreto.

La deklaro diris, ke fronte al la situacio "ekstreme malfacila kaj kompleksa" ĉi-jare, estas necese amasigi pli da saĝo kaj forto de naciaj leĝdonantoj kaj politikaj konsilantoj por plibonigi la registarajn laborojn. Ĝi alvokis turni la proponojn en politikajn rezultojn por solvi malfacilajn problemojn.

Oficialuloj de koncernaj departementoj de la Ŝtata Konsilio estas ordonitaj aŭskulti ekzamenadon de la raporto pri registara laboro fare de leĝdonantoj per videoligo, noti la opiniojn kaj sugestojn, kaj fari esploron kaj respondon, se la demandoj estas sub iliaj respondecoj.

Amikoj, ni kune informiĝu pri la du sesioj. Mi estas Lucia, ĝis la venonta fojo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin