Ĉinio urĝas Usonon surŝultrigi obligaciojn al MOS

(GMT+08:00) 2020-05-20 14:45:42     Redaktoro:Xiao
Ĉinio marde urĝis iujn politikistojn en Usono ĉesigi transigon de kulpoj al aliaj kaj kunlabori kun la internacia komunumo por kune venki la kronvirusan pandemion.

Zhao Lijian, proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, faris la rimarkojn en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti leteron publikigitan en la socia komunikilo Twitter fare de usona prezidento Donald Trump.

En letero al ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus, kies kopio estis publikigita de Trump lunde en Twitter, la prezidento minacis, ke Usono tranĉos sian financadon al la MOS por ĉiam, se ĉi-lasta ne promesos fari esencajn plibonigojn en la venontaj 30 tagoj.

Zhao diris, "Ĉinio kronologie elmontris nian laboron de prevento kaj regado de la novkronvirusa malsano, kaj ke ankaŭ la MOS klarigis la erarojn en la akuzo de Usono." Li diris, ke la letero de la usona gvidanto intencas misgvidi la publikon malprocize, makuli Ĉinion kaj transigi sian propran respondecon. Ĉi tio estas nenio alia ol vana intenco.

Zhao diris, ke ĉar la kronvirusa epidemio ankoraŭ disvastiĝas en Usono kaj aliaj partoj de la mondo, unueco kaj kunlaboro, savado de vivoj kaj ekonomia renormaliĝo restas la plej urĝaj taskoj. Li aldonis, ke la proporcio kaj normo pri taksado de kotizoj estas konfirmitaj de ĉiuj membroŝtatoj de la MOS, kaj ĉiuj membroŝtatoj devas pagi siajn taksitajn partojn ĝustatempe kaj komplete.

Zhao diris, ke la decido de Usono frostigi sian financadon al la MOS laŭ propra volo estas praktiko de unuflankismo kaj malobservo de ĝia internacia obligacio.

Zhao diris ankaŭ, ke Ĉinio vokas la internacian komunumon pliigi politikan subtenon kaj financadon al la MOS, kaj kunordigi tutmondajn rimedojn por gajni la batalon kontraŭ la pandemio, kaj ke la intenco de Usono uzi Ĉinion kiel senkulpigon por eviti siajn internaciajn obligaciojn al la MOS estas direktita al erara celo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin