Sen timo al la epidemio la ĉina ekonomio revigliĝas en akcelo

(GMT+08:00) 2020-05-20 20:24:31     Redaktoro:Xiao

La ĉinaj du sesioj de 2020 baldaŭ okazos. Influite de la nuntempe multaj faktoroj kiel la epidemia disetendiĝo tra la mondo, premo de la tutplaneda komercado kaj fluktuado de la financa merkato, kiel Ĉinio faras tutecan aranĝon por la regado super la epidemio kaj la disvolvado de ekonomio kaj socio, tio vekis altan atento ĉe la internacia komunumo. Multaj el la donitaĵoj montras, ke, kvankam vizaĝe al "tiu kroma ekzamena papero" de la nove kronvirusa epidemio, tamen la ĉina ekonomio longdaŭre tendencas al bona perspektivo, kio estas neŝanĝebla. Ĉinio havas fidon venki malfacilojn kaj laŭplane plenumi la taskon de ekonomia kaj social disvolviĝo.

De la estiĝo de la epidemio ĝis nun, la ĉina ekonomio jam prezentis al si fortan kontraŭpremecon kaj sinriparan kapablon. En la lastaj du monatoj Ĉinio publikigis serion da ekonomiaj indikoj, kiuj ĉiuj direktiĝas al unu fakto: la ekonomio restariĝas en akcelo. Ekzemple, en aprilo la supermezura industrio valore kreskis je 3,9%, kio multe superas la antaŭvidon de la merkado; la totala sumo de detala vendado en sociaj konsumaĵoj malkreskis je 7,5%; kaj la eksporto en aprilo altiĝis per 8,2%, kio ankaŭ superas la antaŭkalkulon…

La donitaĵoj, kiuj monaton post monato pliboniĝis, signas, ke la maŝinoj de ĉinaj fabrikoj startiĝis, kaj ke la vivo de la ĉinoj pograde revenis en normalecon, kiuj povas eliri por aĉeti, manĝi kaj turismi. En la iom longa libertempo de la Unua de Majo, kiu ĵus forpasis, la totala nombro de turistoj en la lando atingis 115 milionojn. Tiuj videblaj aspektoj ankoraŭfoje pruvas, ke la epidemio ne ŝanĝos la bonan tendencon de la ĉina ekonomio dum longa tempo.

Ĉar Ĉinio havas la avantaĝojn de firmaj industriaj bazoj, bonaj servoj, riĉaj homrimedoj kaj tiel plu; apud tiuj Ĉinio havas ankaŭ perfektajn loĝistikon, trafikajn instalaĵojn, kaj ĉio tio sufiĉas por dumlonge kreskigi la ĉinan ekonomion. La konstantaj reformo kaj malfermo de Ĉinio instigas kreemon kaj senĉese ekscitas la aktivecon, potencialecon kaj vivecon de la ekonomio.

Ĉinio estas la unua lando, kiu rezistas kontraŭ la epidemio, kaj ankaŭ la unua, kiu komencis restarigi sian ekonomio. Ĉiu paŝo farita de Ĉinio, oni kredas, povas en certa grado doni "ian penson fari solvon" al aliaj landoj kaj kontribui al la reprosperiĝo de la monda ekonomio.

Por Ĉinio la jaro 2020 estas neordinara. En tiu ĉi jaro Ĉinio estos plenuminta la taskon elimini la paŭperismon kaj atingi la celon ke la socio estu bonfarta en ĉiuj flankoj. Ke la du sesioj okazos en tiu grava historia tempopunkto, allogos la rigardon de la tuta mondo. Ĉinio faros serion da decidoj pri reprosperigo de la ĉina ekonomio, kaj tio influos la dispozicion de la monda ekonomio. Ĉinio estas unu el la plej gravaj fortoj en la rezistado kontraŭ la epidemio kaj ankaŭ en la revigligo de la monda ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin