Ĉina plej alta politika konsultiĝa instanco komencis jaran sesion

(GMT+08:00) 2020-05-21 16:27:10     Redaktoro:Selena

La tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) malfermiĝis ĵaŭde posttagmeze en la Granda Popola Halo en Pekino.

Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĵaŭde funebris pri homoj mortintaj pro la kronvirusa malsano. Ili kune kun membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK faris silentan omaĝon al martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio, kaj samlandanoj, kiuj mortis pro la infekta malsano.

Wang Yang, prezidanto de la Nacia Komitato de la ĈPPKK faras laborraporton al politikaj konsilantoj, kiuj kolektiĝis por diskuti gravajn enlandajn politikajn, ekonomiajn kaj sociajn demandojn kaj fari proponojn. La politika kunveno estis prokrastita je pli ol du monatoj pro la kronvirusa epidemio.

La proponita tagordo de la jara sesio inkluzivas aŭskultadon kaj diskutadon pri laborraporto de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj raporto pri traktado de la proponoj el la membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK post la antaŭa sesio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin