Novaĵoj (Majo 21)

(GMT+08:00) 2020-05-21 17:24:57     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 21a de majo, ĵaŭde. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Malfermiĝis la 3a sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK; La MOS registris plej grandan tagan kreskon de kronvirusaj kazoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping diris merkrede, ke Ĉinio volas labori kun Birmo kaj aliaj landoj por plu subteni la Mondan Organizon pri Sano (MOS) ludi la gvidan rolon en la monda batalo kontraŭ la kronvirusa pandemio.

En telefona konversacio kun sia birma paralelulo U Win Myint, Xi ankaŭ alvokis komunajn klopodojn por firme konservi internaciajn egalecon kaj justecon kaj la bazajn normojn en internaciaj rilatoj, kaj kune gajni la batalon por tutmonda publika sano. Li memoris, ke post kiam la kronvirusa malsano eksplodis en Ĉinio, la birma registaro kaj ĉiuj rondoj de la socio etendis helpan manon al la ĉina flanko, kaj ke la epidemio en Birmo tuŝas la korkordojn de la ĉina popolo. Li aldonis, ke la ĉina flanko donacis multajn kontraŭepidemiajn provizaĵojn al Birmo kaj sendis du grupojn da medicinaj fakuloj por batali flank-al-flanke kun birmaj medicinaj laborantoj.

Win Myint diris, ke sub la forta gvidado de Xi, la ĉina registaro kaj la ĉina popolo sukcese metis la epidemion sub la regadon kaj la nacia ekonomio kaj socia vivo plene renormaliĝis, kion Birmo ĝojas vidi.

La birma prezidento dankis Ĉinion pro la subteno kaj helpo al la MOS kaj aliaj landoj inkluzive de Birmo en ilia batalo kontraŭ la epidemio. Li aldonis, ke fronte al la epidemio, ĉiuj landoj devas plifortigi kunlaboron kaj subteni internacian justecon kaj ankaŭ rajton de ĉiuj landoj pri disvolviĝo.

Prezidanto Xi ĵaŭde sendis leteron, esprimante varman gratulon pri serio da agadoj festantaj la unuan Internacian Tagon de Teo. Li emfazis, ke la decido de la UN pri starigo de la Internacia Tago de Teo montris la agnoskon kaj emfazon de la internacia komunumo al la valoro de teo, kaj la movo estas tre grava por revigligi teindustrion kaj disvolvi la tekulturon.

La Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa organo de la lando, komencis sian jaran sesion ĵaŭde posttagmeze en Pekino.

La sesio finiĝos la 27an de majo. Pro regulaj rimedoj por prevento kaj regado de la kronvirusa malsano, ĉi-jara sesio estos pli mallonga ol antaŭe planita. Dum la sesio, la nombro de plenaj kunvenoj kaj grupaj kunvenoj reduktiĝos, kaj unu el la plenaj kunvenoj okazos per videoligo.

Fremdlandaj diplomatiaj senditoj al Ĉinio estas invititaj por observi la malferman kaj ferman kunvenojn de la sesio.

Dum la sesio, politikaj konsilantoj aŭskultos kaj diskutos raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj raporton pri traktado de la proponoj de politikaj konsilantoj.

La politikaj konsilantoj ĉeestos la trian sesion de la 13-a Nacia Popola Kongreso (NPK) kiel nevoĉdonaj partoprenantoj, aŭskultante kaj diskutante raportojn inkluzive de tiu pri registara laboro, kaj ankaŭ projekton de civila kodo.

Ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano (MOS) Tedros Adhanom Ghebreyesus diris, ke pli multaj kazoj estis raportitaj al la organizo en la lastaj 24 horoj ol iam ajn de post la eksplodo de la nova kronviruso.

Tedros diris en konferenco en Ĝenevo, "Ni ankoraŭ havas longan vojon por iri en ĉi tiu pandemio. En la lastaj 24 horoj, estis raportitaj 106 000 kazoj al la MOS - plej multajn en unu tago de post la kronvirusa eksplodo. Preskaŭ du trionoj de ĉi tiuj kazoj estis raportitaj en nur kvar landoj."

La Ministerio de Eksterlandaj Aferoj, la Ministerio de Nacia Defendo kaj la Oficejo pri Tajvanaj Aferoj de la Ŝtata Konsilio de Ĉinio diris, ke la tajvana demando falas en la sferon de la internaj aferoj de Ĉinio kaj toleras neniun eksteran enmiksiĝon en la aferon.

Estro de la Demokratia Progresema Partio (DPP), Tsai Ing-wen, faris paroladon en la merkreda enoficiĝa ceremonio kaj usona ŝtatsekretario Mike Pompeo sendis mesaĝon al Tsai, distrumpetante la tiel nomatan usonan partnerecon kun Tajvano.

La ĉina Ministerio de Nacia Defendo emfazis en deklaro, ke la Popola Liberiga Armeo (PLA) havas la rezolutecon, fidon kaj kapablon venki separismajn intencojn pri "tajvana sendependeco" en ia ajn formo kaj ĉiajn eksterajn intervenojn.

En deklaro, la ĉina Ministerio de Eksterlandaj Aferoj emfazis, ke estas nur unu Ĉinio en la mondo kaj Tajvano estas neforprenebla parto de ĝi. Ĉinio firme oponas kaj kondamnas la rimarkojn de Pompeo kaj urĝas Usonon observi la principon pri unu Ĉinio kaj la tri ĉina-usonajn komunajn komunikaĵojn, kaj trakti tajvan-rilatajn demandojn zorge kaj konvene.

La deklaro reasertis la enhavon en la Komuna Komunikaĵo pri Starigo de Diplomatiaj Rilatoj inter la Ĉina Popola Respubliko kaj Usono, ke Usono agnoskas la registaron de la Ĉina Popola Respubliko kiel la unikan leĝan registaron de Ĉinio, kaj en ĉi tiu kunteksto, la usona popolo subtenos kulturajn, komercajn kaj aliajn neoficialajn rilatojn kun la tajvana popolo.

Ĉina sendito diris merkrede, ke Ĉinio profunde zorgas pri raportoj koncernaj al la plano de Israelo aneksi parton de la okupata palestina teritorio.

Zhang Jun, ĉina konstanta reprezentanto al la UN, diris, ke la duŝtata solvo estas la sola farebla vojo por solvi la palestinan demandon. Ĉinio urĝas la koncernan partion ĉesigi tian unuflankan agon kaj sin deteni de agoj eskaladantaj konflikton kaj streĉecon.

Zhang diris al la Sekureca Konsilio de la UN, ke estas ankaŭ la firma pozicio de Ĉinio, ke neniu lando devas subteni tiajn unuflankajn agojn. La Sekureca Konsilio devas plenumi siajn devojn kaj ludi sian rolon por malebligi tian danĝeran agadon, kaj antaŭenpuŝi la fruan rekomencon de palestina-israela pacintertraktado konforme al koncernaj rezolucioj de la UN, la principo "tero kontraŭ paco" kaj la Araba Pac-iniciato.

La usona Ministerio de Financo merkrede publikigis avizon en sia retejo, anoncante efektivigon de novaj sankcioj kontraŭ Irano. La novaj sankcioj celas naŭ individuojn, inkluzive de irana ministro pri internaj aferoj Abdolreza Rahmani Fazli. Ankaŭ tri entoj, du malliberejoj kaj leĝplenuma grupo, estas enskribitaj en la liston de sankcioj.

Laŭ la plej nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins, konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 4,9 milionojn tutmonde, kun pli ol 324 000 mortoj kaj pli ol 1,7 milionoj da resaniĝoj,.

La ĉina ĉeftero havas 82 965 kronvirusajn kazojn, el kiuj 1 708 estis importitaj. Ankaŭ 368 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. Krome, entute 4 645 homoj mortis pro la kronvirusa malsano en Ĉinio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin