Novaĵoj (Majo 22)

(GMT+08:00) 2020-05-22 15:40:55     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj amikoj. Shanshan kore bonvenigas vin al nia Esperanta programo. Estas la 22a de majo, vendrede. Hodiaŭ unue estos kelkaj novaĵoj. Ni ĉefe parolos pri tio, ke Ĉina nacia leĝdona instanco komencis sian jaran sesion; Politika konsilanto emfazas gravecon de kultura kaj institucia forto en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. Nun bonvolu aŭskulti novaĵojn.

Ĉina nacia leĝdona instanco komencis sian jaran sesion vendrede matene en Pekino. Xi Jinping kaj aliaj ĉinaj gvidantoj ĉeestis la malferman kunvenon de la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, kiu okazis en la Granda Popola Halo en Pekino.

Ĉeestantoj de la kunveno faris silentan omaĝon al martiroj, kiuj oferis siajn vivojn en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidmeio, kaj al samlandanoj, kiuj mortis pro la infekta malsano.

Post la funebro, ĉefministro Li Keqiang faris raporton pri registara laboro nome de la Ŝtata Konsilio al la leĝdona instanco por diskutado.

La ĉefministro diris en la raporto, ke Ĉinio klopodos atingi la disvolvajn celojn gajni la batalon kontraŭ malriĉeco kaj finkonstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj ĉi-jare, kvankam ĝi ne fiksas konkretan celon de ekonomia kresko por 2020.

La raporto diris, ke la decido rezigni konkretan celon de ekonomia kresko estis farita, ĉar la lando alfrontos iujn faktorojn, kiuj estas malfacile antaŭvideblaj en la disvolvado pro la granda necerteco rilata al la kronvirusa pandemio kaj la monda ekonomia kaj komerca medio. Ĝi diris, "Ne starigi konkretan celon por ekonomia kresko ebligos al ni ĉiuj fokusiĝi al certigo de stabileco sur la ses frontoj kaj sekureco en la ses kampoj.Ni devas fokusiĝi al konservado de sekureco en la ses kampoj por certigi stabilecon sur la ses frontoj. Per tio, ni povos teni la ekonomian fundamenton stabila. Konservi sekurecon liveros la stabilecon bezonatan por serĉi progreson kaj tiel meti solidan bazon por atingi nian celon konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj."

Prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) promesis, ke la plej alta politika konsultiĝa instanco plu akcelos sisteman kaj institucian konstruadon en la organizo kaj plifortigos konstruadon de konsento en la nova epoko.

Wang Yang faris la rimarkojn ĵaŭde en la malferma ceremonio de la tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK. Li faris raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la konsultiĝa instanco.

La ĈPPKK havas la respondecon fari proponojn pri politikaj, ekonomiaj kaj sociaj aferoj, kaj havigi klaran pozicion al ĝia rolo helpos ĝin pli bone plenumi siajn respondecojn.

Ĉefa medicina fakulo diris ĵaŭde, ke ĉina kulturo vere respektanta sanon kaj vivojn de la popolo, sistemo pri certigo de la solidareco de la tuta socio, kaj ĉiam kreskanta nacia forto estis ŝlosilo por efika bridado de la kronvirusa epidemio.

Wang Chen, prezidanto de la Ĉina Akademio de Medicinaj Sciencoj, faris la rimarkojn kiel membro de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), la plej alta politika konsultiĝa instanco de la lando, flanke de ĝia jara sesio, kiu komenciĝis ĵaŭde.

Wang diris, ke ĉina kulturo alte respektas sanon kaj vivojn de la popolo kaj tiaj valoroj enkorpiĝis en la komuna vivsava agado de la publiko, rezoluteco en politik-farado kaj profesieco de medicinaj laborantoj, kiuj ĉiam pretas servi al la popolo. Ĉinio havas sistemon por certigi, ke kiam estas gravaj malfaciloj kaj defioj, homoj povas solidariĝi kiel unu por venki malfacilojn. Sub tia sistemo, la lando povas amasigi rimedojn kaj mobilizi diversajn fortojn por trakti severajn defiojn.

Li diris, ke ankaŭ la nacia forto rimarkinde grandigita dum la pasintaj 70 jaroj ludis gravan rolon en bridado de la epidemio. Li aldonis, "Kiel frontliniaj laborantoj, ni vere povas senti la forton de nia kulturo, nia sistemo kaj nia nacio, kiuj helpis meti solidan fundamenton por gajni la batalon kontraŭ la epidemio."

Proparolanto de la jara sesio de la ĉina nacia leĝdona instanco diris ĵaŭde, ke la ĉina-usonaj rilatoj nun estas en kriza momento, kaj por ambaŭ flankoj la ŝlosilo estas insisti pri ne-konflikto, ne-konfrontado, reciproka respekto kaj kungajna kunlaboro.

Zhang Yesui, proparolanto de la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, faris la rimarkojn en gazetara konferenco. Zhang diris, ke Ĉinio kaj Usono havas vastajn komunajn interesojn, kaj kunlaboro estas la sola ĝusta elekto por ambaŭ flankoj, ĉar la historio klare montris, ke kunlaboro profitigas ambaŭ landojn, dum konfrontado kondukas ilin al malgajno.

Zhang rimarkigis, ke tio helpos ambaŭ landojn kunlabori en la maniero de reciproka profito, en duflankaj kampoj kaj pri regionaj kaj mondaj aferoj, se Usono povus respekti la socian sistemon kaj disvolvan vojon de Ĉinio, racie rigardi la disvolviĝon de Ĉinio kaj ĝiajn strategiajn intencojn, kaj interagi kun Ĉinio en konstruema maniero. Li diris, ke tio utilos al nenies intereso, se Usono sekvos sian enradikiĝintan malvarm-militan penson kaj retenan strategion kontraŭ Ĉinio kaj subfosas la kernajn kaj gravajn interesojn de Ĉinio.

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Rusio prenos la Jaron de Scienca kaj Teknologia Novigado kiel oportunon por plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj inkluzive de medicino kaj sanzorgo kaj regado kaj preventado de malsanoj por kontribui al protekto de regiona kaj monda sansekureco.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la parolon de rusa ambasadoro al Ĉinio Andrey Denisov merkrede, ke ĉina-rusa kunlaboro en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio denove reliefigas la altan nivelon de reciproka fido inter la du landoj kaj iliaj interrilatoj antaŭenpuŝos la pluan disvolviĝon de duflanka kunlaboro en la medicina kampo.

La du flankoj liveris unu al la alia medicinajn provizaĵojn kaj sendis medicinajn teamojn por interŝanĝoj kaj kunlaboro. Li aldonis, ke fronte al la epidemio, la du landoj helpis unu la alian en la batalo kontraŭ la epidemio, kio fariĝis nova brila punkto en ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko.

Laŭ la plej nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins, konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 5,1 milionojn tutmonde, kun pli ol 332 000 mortoj kaj pli ol 1,9 milionoj da resaniĝoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin