Fokusoj de la Semajno (Maj. 22)

(GMT+08:00) 2020-05-22 16:13:33     Redaktoro:Selena

Saluton, karaj aŭskultantoj! Lucia kore bonvenigas vin al la vendreda programero Fokusoj de la Semajno. Bonvolu aŭskulti nian resumon de lastatempaj okazaĵoj.

Ĉina prezidanto Xi Jinping lunde anoncis konkretajn rimedojn por akceli tutmondan batalon kontraŭ la kronvirusa epidemio, inkluzive liveri internacian helpon kaj fari la kontraŭkronvirusan vakcinon de la lando tutmonda publika bono, kiam ĝi estos disponebla.

Xi faris la anoncon, kiam li alparolis la malfermon de la 73a sesio de la Monda Asembleo pri Sano (MAS) per videoligo. Li anoncis, ke Ĉinio liveros 2 miliardojn da usonaj dolaroj dum du jaroj por helpi la respondon al la kronvirusa epidemio kaj socian kaj ekonomian disvolvadon en influitaj landoj, precipe evoluantaj landoj. Li diris, ke Ĉinio laboros kun la UN por starigi deponejon kaj centron de tutmonda humanitara reago en Ĉinio, certigi la funkciadon de kontraŭepidemiaj provizaj ĉenoj kaj nutri "verdajn koridorojn" por rapidaj transportado kaj eldoganigo.

Xi diris, ke krom tio, Ĉinio starigos kunlaboran mekanismon por parigi siajn hospitalojn kun 30 afrikaj hospitaloj kaj akceli la konstruadon de la sidejo de la Afrika Centro de Regado kaj Prevento de Malsanoj por helpi al la kontinento plialtigi sian kapablon en prevento kaj regado de malsanoj. Li diris, ke la ekspluatado kaj aranĝado de la kontraŭvirusaj vakcinoj en Ĉinio fariĝos tutmonda publika bono, kiam ili disponeblos. Li aldonis, ke tio estos la kontribuo de Ĉinio al certigo de akirebleco kaj eltenebleco de vakcinoj en evolulantaj landoj.

Xi diris ankaŭ, ke krome, Ĉinio laboros kun aliaj membroj de la Grupo 20 por efektivigi la Iniciaton pri Portempa Haltigo de Ŝuld-Pago por la plej malriĉaj landoj, kaj ke Ĉinio ankaŭ volas labori kun la internacia komunumo por plifortigi subtenon al la plej grave trafitaj landoj sub la plej granda premo de ŝuldo, por ke ili povu venki la nunajn malfacilojn.

Ĉinio dimanĉe publikigis gvidlinion pri progresigo de la ekspluatado de okcidentaj regionoj en nova epoko por antaŭenigi kunordigitan regionan disvolviĝon.

Laŭ la dokumento publikigita de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj la Ŝtata Konsilio, realigi okcidentan disvolviĝon en la nova epoko havas grandan praktikan kaj profundan historian gravecon por fini la konstruadon de modere prospera socio en ĉiuj aspektoj kaj komenci vojaĝon al kompleta konstruado de moderna socialisma Ĉinio.

La dokumento diris, ke gajni la "tri malfacilajn batalojn" estas la plej ĉefa prioritato, kaj la lando devas senĉese plialtigi novigajn kapablojn, akceli la konstruadon de moderna industria sistemo kaj ankaŭ optimumiigi la proponadan kaj postuladan strukturon de energifontoj, kaj ke klopodoj devas esti faritaj ankaŭ por akceli integritan disvolviĝon de urbaj kaj kamparaj regionoj, plibonigi infrastrukturon kaj protekti la nacian sekurecon kaj socian stabilecon.

La ĉina lunsondilo Chang'e-4 travivis 500 terajn tagojn sur la malproksima flanko de la Luno. Dume ĝi faris sciencan esploron sur la virga teritorio. La surluniĝilo kaj veturilo de la sondilo Chang'e-4 rekomencis laboron por la 18a luna tago sur la malproksima flanko de la Luno post "dormado" dum la ekstreme malvarma nokto.

La surluniĝilo vekiĝis je la 3a horo kaj 25 minutoj lastdimanĉe laŭ pekina tempo kaj la veturilo vekiĝis je la 11a horo kaj 53 minutoj lastsabate. Ambaŭ estas en normala funkciado, laŭ la Centro de Luna Esploro kaj Spaciala Programo de la Ĉina Nacia Spaciala Administracio.

La sondilo Chang'e-4, lanĉita en la 8a de decembro 2018, realigis molan surluniĝon unuafoje en la homa historio sur la Kratero Von Karman en la Sudpolusa Aitken-Baseno sur la malproksima flanko de la Luno la 3an de januaro 2019.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin