Ne eblas okazi grena krizo en Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-05-22 17:00:38     Redaktoro:Li

Vendrede en Pekino Han Changfu, ministro de la Ministerio pri agrikulturaj kaj kamparaj aferoj, diris, ke en la pasintaj kvin jaraj, la ĉina grena produktkvanto estis ĉiam pli ol 1 300 miliardoj da ĝinoj, do ne eblas okazi grena krizo en Ĉinio.

Han diris, ke grena problemo ĉiam estas zorgata de ordinaraj popolanoj, speciale post eksplodo de la kronvirusa malsano en la tuta mondo. Multaj landoj multigas grenan rezervon, kelkaj landoj limigas grenan eksporton, do multaj homoj komencas zorgi, ĉu Ĉinio vizaĝos al grena krizo aŭ ne. Pri tio, li respondis ke certe ne!

Han diris ankaŭ, ke la grena produktado ĉiam estas grava afero. Ĉi-jare Ĉinio adoptis severajn rimedojn por stabiligi grenan produktadon. Unuflanke ni bone faras preventon kaj regadon de la pandemio, aliflanke ni garantias la regulan plantadon de grenoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin