Xi Jinping partoprenis en la diskuto de delegacio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio

(GMT+08:00) 2020-05-22 21:01:14     Redaktoro:Li

Vendrede malfermiĝis la 3a jarsesio de la 13a Nacia Popola Kongreso en Pekino. Posttagmeze ĉina prezidanto Xi Jinping partoprenis en la diskuto de delegacio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio kaj kune interkonsiliĝis pri la registara laborraporto.

Xi diris, ke la Komunista Partio de Ĉinio ĉiam metas popolajn interesojn sur la unuan lokon. Ni devas ne ŝpari penojn por protekti la vivon kaj sanon de la popolo.

La 22an de majo, en la ekzamendiskuto Xi emfazis, ke la demokratio de la ĉina socialismo estas la plej vasta, plej vera, plej praktika demokratio protektanta la esencajn interesojn de la popolo, kaj ke la popolo estas la plej granda apogilo de la Komunista Partio de Ĉinio. Xi Jinping ĉiam prenas "la sopiro de la popolo pri bela vivo" kiel la rega celo de la Komunista Partio de Ĉinio.

La jarsesio de la Nacia Popolo okazas en Pekino. En la 22a de majo, en la ekzamendiskuto de la delegacio de la Aŭtonoma Regiono de Interna Mongolio Xi Jinping diris, ke estas necese elmeti praktikaj rimedoj por baza administrado kaj ĉiam resti en pozitivo por respondi al krizo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin