Franca specialisto: la epidemio ne ŝanĝos la tendencon de tutmondiĝo

(GMT+08:00) 2020-05-22 16:27:24     Redaktoro:Xiong

Laŭ donitaĵo de la Monda Organizo pri Sano (MOS), ĝis la 21a de majo la nombro de infektiĝoj je la nove kronviruso superis 4,98 milionojn. Fronte al tia epidemio furioziĝanta tra la tuta mondo, kio estas la plej urĝa tasko por la internacia komunumo? Ĉu la tutmondiĝo, nun riproĉata pro la epidemio, vere returniĝos? Justin Valsse, direktoro de la Pariza Paca Forumo kaj historiisto, intervjuate de raportisto de la Ĉina Komunikila Grupo, diris: "Nuntempe la plej urĝa tasko de la internacia komunumo devas kune esplori vakcinon kontraŭ la viruso, serĉi kurac-metodon, kaj kiamaniere fari, ke oni povu ricevi tiujn vakcinon kaj kurac-metodon. Nur se ĉiuj partioj de la internacia komunumo unuiĝas, oni povos pli efike respondi al la san-krizo."

Internacia kunlaboro trakti la epidemion jam fariĝis la ĝenerala kono de la mondo. En la 73a Monda Prisana Konferenco, kiu okazis antaŭ nelonge, Ĉinio, Francio kaj la plejparto de la landoj en la mondo refoje emfazis subteni la gravan funkciadon de la Monda Organizo pri Sano en la preventado kontraŭ la epidemio, sed la usona registaro esprimis "ĉesi provizadon" al MOS. Justin Valsse diris, ke tio estas ago erara kaj malgrandanima. "Sendube," li diris, "la decido de Usono ĉesi financadon al MOS estas eraro."

Justin Valsse diris, ke en la epidemio oni vidis iujn malavantaĵojn de la tutmondiĝo, tamen ĝi ne povos ŝanĝi la tendencon de la tutmondiĝo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin