Ĉinio havas kapablon plenumi la tutjarajn taskojn

(GMT+08:00) 2020-05-22 20:39:51     Redaktoro:Xiong

La ĉina registara raporto pri la laboro, farita unu fojon en ĉiu jaro, estas grava montrilo pri ekonomia disvolviĝo kaj politika tendenco. En la registara raporto pri la laboro de 2020, kiun la ĉina registaro prezentis al la plej alta potenca organo – la Nacia Popola Kongreso por ekzameno, ne estas konkreta celo pri tutjara ekonomia kreskrapideco, kun la emfazo: antaŭece stabiligi dungadon, garantii vivtenon de la popolo, akiri finan venkon en la eliminado de malriĉeco, kaj atingi la celon pri la kompleta efektiviĝo de bonfarta socio. Estas evidente, ke tiu ĉi cel-sistemo de Ĉinio jam difinis la direkton de la ĉi-jara laboro pri ekonomio kaj socio.

Kial en la ĉi-jara registara raporto pri la laboro ne estas konkreta ekonomia kreskocifero? Tio ĝuste enkorpigas respekton al la ekonomia leĝo. Nuntempe la nove kronvirusa epidemio ankoraŭ propagiĝas en la mondo, kaj la monda ekonomio terure regresas. En aprilo la Internacia Monfonduso publikigis "Perspektiva raporto pri la monda ekonomio", laŭ kiu la ĉi-jara monda ekonomio malkreskos je 3%, kaj tio estas la plej granda regreso ekde la 30-aj jaroj de la pasinta jarcento, kiam okazis ekonomia depresio. Ĝuste kiel la registara raporto montriĝas, la necerteco de la tutmonda epidemio kaj de la ekonomia situacio estas granda, kaj pro tio la ĉina disvolviĝado alfrontas malfacile antaŭvideblajn faktorojn. En tia okazo, ne difini la celon de konkreta ekonomia kresko ĝuste prezentas la konsekvencan agmanieron de la ĉina registaro, kaj tio utilas al tio, ke la ĉina popolo koncentri sin pene plenumi la tutjaran celaron.

En la raporto oni vidas, ke la ĉina ekonomia disvolviĝado havas per si mem cel-sistemon. La celoj de la ĉi-jara ekonomio kresko fakte jam kunfandiĝas kun aliaj koncernaj indicoj, ekzemple kun financa politiko, mona politiko, kaj aliaj politikaj celoj. La ĉi-jara registara raporto metas sur elstaran lokon la stabiligon de dungado, garantion de vivteno ĉe la popolanoj, eliminadon de malriĉeco.

La nove kronvirusa epidemio donis grandegan baton al la ekonomia kaj socia disvolviĝado de Ĉinio. Por maksimume malaltigi la influon kaŭzita de la epidemio la ĉi-jara registara raporto donis konkretajn politikajn rimedojn.

Laŭ la raporto la ĉi-jara deficita procento estos pli ol 3,6%; la financa deficita mezuro aldoniĝos je duiliono da juanoj kompare kun tiu de la pasinta jaro; kaj samtempe emisiiĝos speciala ŝtata ŝuldo de duiliono da juanoj por kontraŭbatali la epidemion. Tiuj ĉi rimedoj kaj aliaj estas utilaj al dungado, vivtenado kaj vigligo de la merkato.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin