Ĉinio laboros por protekti kaj ripari sian ekologian medion

(GMT+08:00) 2020-05-22 10:28:37     Redaktoro:Pluveta

La 22an de majo, ĉina ĉefministro Li Keqiang esprimis en sia laborraporto donita al la plej alta leĝdona instanco, ke ĉi-jare la registaro faros defendon de blua ĉielo, pura akvo kaj senpolua tero, plenumos grandan projekton por protekto kaj riparado de siaj gravaj ekosistemoj, kaj akcelos konstruadon de ekologia kulturo. La raporto diris ankaŭ, ke la lando akcentos laŭlege, science kaj precize batali kontraŭ poluado, fortigos energ-efikan kaj mediamikan industrion, malpermesos kontraŭleĝajn agojn de kaptado, mortigo kaj negoco de sovaĝaj bestoj. Samtempe, la registaro puŝos senpoluan kaj efikan uzadon de karbo, kaj disvolviĝon de renovigeblaj resursoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin