Ĉinio konservos plu tutmondan regadan sistemon kun UN ĉe kerno

(GMT+08:00) 2020-05-22 11:15:59     Redaktoro:Pluveta

La 22an de majo, ĉina ĉefministro Li Keqiang diris en sia raporto, ke Ĉinio konservos plu la tutmondan regadan sistemon kun la Unuiĝinataj Nacioj ĉe la kerno kaj la internacian ordon bazitan sur la Internacia Leĝo, kaj akcelos konstruadon de la komunumo kun komuna estonteco de la homaro. Ĉinio firme persistos en la vojo de paco kaj disvolviĝo, profundigos amikan kunlaboron kun ĉiuj landoj dum larĝigo de sia pordomalfermo. Ĉinio ĉiam estas grava potenco por akceli pacon, stabilecon kaj prosperiĝon de la mondo.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin