Ĉinio perfektigos merkatigan negocan sistemon de ŝtataj entreprenoj kaj antaŭenpuŝos novajn industriojn

(GMT+08:00) 2020-05-22 10:40:32     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la registara labora raporto prezentita en la 22a de majo, Ĉinio efektivigos trijaran agadon de reformo de ŝtataj entreprenoj, perfektigos kontrolan sistemon de ŝtataj kapitaloj kaj profundigos reformon de miksa proprieto. Ŝtataj entreprenoj fokusiĝos al ĉefaj respondecoj kaj industrioj, perfektigos merkatigan negocan sistemon kaj altigos kernan konkurencpovon.

Ĉefministro Li Keqiang diris en la raporto, ke ĉijare Ĉinio antaŭenpuŝos altgradigon de fabrika industrio kaj disvolviĝon de novaj industrioj, grandmezure pliigos mezperiodan kaj longperiodan krediton de la fabrika industrio, evoluigos industrian interreton kaj antaŭenigos inteligentan fabrikadon. Ĉinio plue ellaboros politikojn por subteni kaj ĉiuflanke akceli "interreto plus" kaj kreos novan superecon de diĝita ekonomio.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin