Ĉinio grandigos efikan investon

(GMT+08:00) 2020-05-22 10:42:41     Redaktoro:祃璟琳
Ĉina ĉefministro Li Keqiang diris vendrede, ke la registaro grandigos efikan investon ĉijare. La registaro planas asigni 3,75 duilionojn da juanoj de lokaj specifaj obligacioj kaj investos 60 miliardojn da juanoj el la centra buĝeto por ĉefe subteni konstruadon de novtipa infrastrukturo,, evoluigi novan informadikan reton, vastigi aplikadon de la 5a generacio de informadika teknologio, fortigi konstruadon de novaj urboj kaj urbetoj, altigi publikajn instalaĵojn kaj servan kapablon de gubernioj, kaj fortigi konstruadon de grandaj vorkoj de trafiko kaj akvoutiligo.

Li diris, ke ĉijare Ĉinio grandmezure malaltigos enirpermesan negativan liston de fremdaj kapitaloj, ellaboros negativan liston de translanda servo kaj komerco kaj donos pli grandna malferman aŭtonomecon al liberkomercaj provaj zonoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin