Wang Yang emfazas rolon de ĈPPKK kiel platformo de demokratio

(GMT+08:00) 2020-05-22 13:27:00     Redaktoro:祃璟琳

Prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) promesis, ke la plej alta politika konsultiĝa instanco plu akcelos sisteman kaj institucian konstruadon en la organizo kaj plifortigos konstruadon de konsento en la nova epoko.

Wang Yang faris la rimarkojn ĵaŭde en la malferma ceremonio de la tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la ĈPPKK. Li faris raporton pri la laboro de la Konstanta Komitato de la konsultiĝa instanco.

La ĈPPKK havas la respondecon fari proponojn pri politikaj, ekonomiaj kaj sociaj aferoj, kaj havigi klaran pozicion al ĝia rolo helpos ĝin pli bone plenumi siajn respondecojn.

Wang Yang emfazis la gravecon de klara vizio de la pozicio de la ĈPPKK kaj diris, ke la ĈPPKK estas nek organo de ŝtata potenco nek leĝdona instanco, sed politika organizo kun demokratiaj funkcioj kaj ĉinaj trajtoj.

Wang diris, "Ni estas organo por organizi konsiliĝojn, sed ne la ĉefa korpo por fari konsiliĝojn. Ni ne konsiliĝas kun la ĈPPKK, sed konsuliĝas en la ĈPPKK por riĉigi ĝian rolon. La ĈPPKK diversigis siajn formojn de konsiliĝo en la pasinta jaro, inkluzive permesi al membroj plenumi siajn devojn interrete."

Li diris ankaŭ, ke la Nacia Komitato de la ĈPPKK okazigis 71 konsiliĝajn kunvenojn, 97 esplorajn vojaĝojn kaj la intersekciajn konsiliĝajn kunvenojn dum sia plena sesio unuafoje en la pasinta jaro.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin