Ĉinio kaj Rusio fortigos kunlaboron en medicina kampo

(GMT+08:00) 2020-05-22 13:56:00     Redaktoro:祃璟琳

Proparolanto de la Ministerio de Eksterlandaj Aferoj diris ĵaŭde, ke Ĉinio kaj Rusio prenos la Jaron de Scienca kaj Teknologia Novigado kiel oportunon por plifortigi interŝanĝojn kaj kunlaboron en kampoj inkluzive de medicino kaj sanzorgo kaj regado kaj preventado de malsanoj por kontribui al protekto de regiona kaj monda sansekureco.

Proparolanto Zhao Lijian faris la rimarkon en gazetara konferenco, kiam li estis petita komenti la parolon de rusa ambasadoro al Ĉinio Andrey Denisov merkrede, ke ĉina-rusa kunlaboro en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio denove reliefigas la altan nivelon de reciproka fido inter la du landoj kaj iliaj interrilatoj antaŭenpuŝos la pluan disvolviĝon de duflanka kunlaboro en la medicina kampo.

Laŭ Zhao, Ĉinio kaj Rusio firme apogis unu la alian pri epidemiaj prevento kaj regado, kaj subtenis intensan komunikadon kaj kunordigon ekde la epidemio. La du ŝtatestroj havis kelkajn telefonajn konversaciojn kaj profunde interŝanĝis opiniojn pri kunlaboro de la du landoj en la batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio.

La du flankoj liveris unu al la alia medicinajn provizaĵojn kaj sendis medicinajn teamojn por interŝanĝoj kaj kunlaboro. Li aldonis, ke fronte al la epidemio, la du landoj helpis unu la alian en la batalo kontraŭ la epidemio, kio fariĝis nova brila punkto en ĉina-rusa ampleksa strategia partnereco de kunordigo por nova epoko.

Zhao diris, ke ĉi tiu jaro kaj la venonta jaro markos la Ĉina-Rusan Jaron de Scienca kaj Teknologia Novigado, kaj la du flankoj prenos tion kiel oportunon por plifortigi kunlaboron en diversaj kampoj inkluzive de medicino kaj sanzorgo kaj regado kaj prevento de malsanoj, kontribui al protekto de regiona kaj tutmonda sansekureco.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin