Tutmondaj kronvirusaj kazoj superis kvin milionojn

(GMT+08:00) 2020-05-22 14:05:21     Redaktoro:祃璟琳

Laŭ la plej nova statistiko de la Universitato Johns Hopkins, konfirmitaj kronvirusaj kazoj superis 5,1 milionojn tutmonde, kun pli ol 332 000 mortoj kaj pli ol 1,9 milionoj da resaniĝoj,.

La ĉina ĉeftero havas 82 971 kronvirusajn kazojn, el kiuj 1 711 estis importitaj. Ankaŭ 365 sensimptomaj pacientoj estas sub medicina observado. Krome, entute 4 645 homoj mortis pro la kronvirusa malsano en Ĉinio.

Usono okupas la unuan lokon de la mondo laŭ la nombroj de infektoj kaj mortoj de la kronvirusa malsano, per pli ol 1,5 milionoj kaj pli ol 94 000 respektive. La nombro de mortoj superos 100 000 ĝis la 1-a de junio, laŭ Robert Redfield, direktoro de la usona Centro pri Regado kaj Prevento de Malsanoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin