Ĉina vakcino kontraŭ kronviruso montras promesplenajn rezultojn

(GMT+08:00) 2020-05-23 14:59:59     Redaktoro:Xiao

Ni ĉiuj atendas vakcinon, kiu povus probable fini la pandemion mortigantan pli ol 330 000 homojn.

Nun la unua vakcina kandidato el Ĉinio finis sian unua-fazan provadon sur homoj, kaj la rezultojn oni povas ekzameni sur la interreto.

La Lanceto, prestiĝa medicina periodaĵo de Britio, publikigis la rezultojn vendrede, dirante ke ĝi estas "sekura" kaj "induktas rapidan imunan reakcion".

La vakcino estis injektita al 108 volontuloj. Ili estis dividitaj en tri grupojn, ĉiu grupo ricevis malsaman dozon de la vakcino.

La vakcino, klasifikita kiel "rekombinita adenoviruso tipo-5 vehiklita", agas kiel natura infekto kaj instigas la imunan sistemon batali kontraŭ la viruso.

En la sekvaj 28 tagoj, neniu serioza reakcio okazis, kio signifas, ke la vakcino ŝajnas esti tolerebla de homoj. Antikorpoj kontraŭ la novkronviruso komencis akumuliĝi du semajnojn post la injekto kaj atingis sian zeniton en la 28-a tago.

Nun oni komencis la dua-fazan provadon kun 508 volontuloj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin