Ĉinio faras dispozicion por post-epidemia disvolvado

(GMT+08:00) 2020-05-23 15:00:44     Redaktoro:Xiao

Antaŭ nelonge Andrea De Pascale, itala komentariisto de Ĉina Komunikila Grupo, skribis artikolon titolitan "Ĉinio faras dispozicion por post-epidemia disvolvado", kiel jene:

Antaŭtagmeze de la 22-a, pli ol tri mil leĝdonantoj kolektiĝis en la Popola Halo en Pekino por ĉeesti la trian plenan sesion de la 13-a Nacia Popola Kongreso. Ili sidis kun masko sur la vizaĝo, kaj la bildo atestis la specialan historian momenton, kiun ni spertis.

Tio estis la unua fojo, ke la plena sesio okazis en majo, du monatojn post la kutima dato, pro la eksplodo de la kronvirusa pandemio, kiu disvastiĝis rapide tra la mondo kaj rompis la normalan ordon de vivado en ĉiuj landoj. En mallongaj kelkaj semajnoj la ĉina registaro prenis efikajn rimedojn kaj sukcese bridis la pluapaŝan disvastiĝon de la viruso.

En sia raporto pri registara laboro ĉina ĉefministro Li Keqiang menciis la novkronvirusan epidemion, nomante ĝin viruso de plej rapida disvastiĝo, plej vasta infekta sfero kaj plej malfacile regebla publiksana okazaĵo, kiun la nova Ĉinio renkontis post sia fondiĝo. Pro tio la disvolvado de Ĉinio alfrontas senprecedencan kaj riskoplenan defion.

En sia raporto Li Keqiang skizis enlandajn kaj eksterajn politikojn por la ĉina disvolva plano, el kiuj la plej okulfrapa kompreneble estas la kontraŭ-epidemia strategio.

La ĉina registaro ellaboris projektojn pri prevento kaj regado de la epidemio por la venonta periodo, faris definitiva serion da fortaj rimedoj por prevento kaj regado kaj starigis celojn por plifortigi enlandan medicinan kaj prisanan sistemon kaj plifortigi internacian kunlaboron.

Alia temo, kiu vekis atenton de internaciaj observantoj, estis, ke Ĉinio laŭplane atingos sian celon "plene finkonstrui bonfaran socion" en 2020.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin