La ĉinaj Du Sesioj en okuloj de perua erudiciulo: La mondo fokusiĝas al ĉina ekonomio

(GMT+08:00) 2020-05-23 18:25:49     Redaktoro:Xiao
Kiel eksa raportisto de perua ĵurnalo El Comercio en Pekino, Patricia Castro kelkfoje raportis pri la Du Sesioj de Ĉinio. Lastatempe akceptante intervjuon de nia raportisto, ŝi diris, ke antaŭe temoj de eksterlandaj amaskomunikiloj pri la Du Sesioj estis relative limigitaj. Tamen nun homoj pli vaste fokusiĝas pri la Du Sesioj. Kiel Ĉinio rekomencos ekonomion surbaze de la epidemia situacio, sendube estas unu el la atentataj punktoj.

"Kiel Ĉinio rekomencos sian ekonomion ŝlosile rilatas al latinamerikaj landoj, kiuj strikte komercas kun Ĉinio. Ni alte atentas la solvojn de Ĉinio traktante la demandon pri senlaboreco. Ni devas lerni spertojn de Ĉinio kaj alpreni koncernajn rimedojn restarigi ekonomian disvolviĝon."

La jaro 2020 estas signifoplena jaro por Ĉinio. Pro influo de la epidemio, ĉu Ĉinio sukcese plenumos la celojn pri finkonstruado de bonfara socio kaj nuligo de malriĉeco, ŝi ne certas.

Tamen post kiam ŝi vidis la sukceson de elektronika komerco dum la epidemio, ŝi kredas, ke Ĉinio certe realigos la celojn.

Ŝi diris ankaŭ, ke la venonta jaro estas la 50a datreveno pri establo de diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Peruo. Rilatoj de la du landoj havas gravan signifon por ambaŭ flankoj. Krome, la jaro 2021 ankaŭ estas la 200-jariĝo de fondiĝo de Peruo kaj la 100-jariĝo de fondiĝo de la Komunista Partio de Ĉinio. Do ŝi kredas, ke la signifoplena jaro helpos la du landojn firmigi kaj profundigi la duflankajn rilatojn.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin