Direktoro de Wuhan-a Instituto de Virusologio intervjuita

(GMT+08:00) 2020-05-24 16:00:45     Redaktoro:Xiao

La nova kronviruso atakas la tutan mondon, infektante pli ol 5 milionojn kaj kaŭzante Morton de pli ol 338 miloj da homoj. Iuj okcidentaj politikistoj, pro siaj propraj politikaj celoj, fabrikis diversajn konspirajn teoriojn, unu el kiuj estas tio, ke la pandemio estis kaŭzita de la novkronvirusa tralikiĝo el la Wuhan-a Instituto de Virusologio. Tamen lastatempe la internacia akademia rondo iom post iom atingis la komunan konsenton, ke la viruso naskiĝis en la naturo. Antaŭ nelonge Wang Yanyi, direktoro de la Wuhan-a Instituto de Virusologio, akceptis ekskluzivan intervjuon de CGTN.

Pri la onidiro, ke la malsano estis kaŭzita de novkronvirusa tralikiĝo el la Wuhan-a Instituto de Virusologio, Wang diris, "Tio estas pura elpensaĵo. Nia instituto unuafoje ricevis la klinikan specimenon de la nekonata pneŭmonio en la 30-a de decembro de la pasinta jaro. Poste ni faris patogenan ekzamenon de la specimeno kaj trovis, ke ĝi entenas novan kronviruson, kiu nun estas nomata SARS-CoV-2. Ni havis nenian scion pri la viruso antaŭe, kaj ni neniam ĝin renkontis, studis aŭ konservis. Fakte, kiel iu ajn, ni neniam konas, ke en la mondo ekzistas tia viruso. Kiel ĝi povus tralikiĝi el nia laboratorio, kiam ni neniam havis ĝin?"

Artikolo aperigita en la periodaĵo Nature en aprilo de 2018 menciis novan kronviruson, kiu originis el vespertoj, kaj tiu viruso konserviĝis en la Wuhan-a Instituto de Virusologio. Ĉu tiu ĉi viruso estas tiu, kiu kaŭzis la pandemion? Pri tio Wang respondis, ke multaj kronvirusoj, kiam ili estas unuafoje malkovritaj, estas nomataj "novaj", kiaj MERS kaj SARS-CoV-2. Ili ĉiuj estis nomataj novaj kronvirusoj kiam ili estis unuafoje trovitaj, kio eble konfuzas homojn. Efektive la viruso menciita en la artikolo en 2018 ne estis SARS-CoV-2. La viruso en la artikolo ĉefe kaŭzis lakson kaj morton de porkidoj. Oni poste nomis la viruson SADS. La genoma sekvenco de SADS estas nur 50-procente simila al tiu de SARS-CoV-2. Estas granda diferenco inter la du virusoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin