Xi Jinping substrekis strikigi plektaĵon

(GMT+08:00) 2020-05-25 15:38:37     Redaktoro:Pluveta

Dimanĉe posttagmeze Xi Jinping, ĉina prezidanto, ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, partoprenis kunvenon de la hubei-a grupo okaze de la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso en Pekino. Li diris: "Vi reprezentas 60 milionojn da hubei-anoj, tial mi nepre vizitas vin."

La unua parolanto estas Luo Jie, prezidanto de partia komitato de la hospitalo Taihe en la urbo Shiyan de la provinco Hubei. Dum lia parolado Xi diris: "Mi vidis vin en televida programo, tiam vi rakontas pri kuraco al 87-jaraĝa maljunulo. Vi organizis specialan teamon kun pli ol dek homoj por kuraci lin kaj fine li resaniĝis. Tio profunde impresis min."

Komence de marto, prezidanto Xi faris inspektvojaĝon al Wuhan, ĉefurbo de la ĉina centra provinco Hubei. Tiam Xi kun emocio esprimis dankon al wuhan-anoj. Dimanĉe posttagmeze aŭdinte paroladojn de hubei-aj reprezentantoj Xi refoje esprimis saluton kaj dankon. Li diris, ke la epidemio ekzamenis regajn sistemon, kapablon kaj nivelon de bazoj kaj elstariĝis roloj de bazaj organizoj strataj, socikvartalaj, guberniaj, urbetaj kaj vilaĝaj. Li diris: "Ni resumos atingojn kaj plenigos mankojn."

Xi diris, ke la nuna urĝa tasko por Hubei estas aranĝo de preventado kaj regado de la epidemio kaj disvolvo de ekonomio kaj socio. Li postulis persisti en bona kombino de normaligo de preciza preventado kaj regado kaj urĝa trakto.

Xi parolis pri prevento kaj solvo de gravaj epidemioj kaj neatenditaj riskoj de publika sano, kaj postulis strikigi plekaĵon de publika sano.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin