Novaĵoj (Majo 25)

(GMT+08:00) 2020-05-25 17:23:48     Redaktoro:Pluveta

Saluton, karaj amikoj. Mirinda bonvenigas vin al nia Esperanto-elsendo. Estas la 25a de majo, lunde. Unue ni disaŭdigos al vi novaĵojn: Xi emfazas analizi ĉinan ekonomion de ampleksa, dialektika, longtempa perspektivo; Ĉinaj sciencistoj liveris gravajn sciencajn bazojn por internacia batalo kontraŭ la kronvirusa epidemio. Bonvolu aŭskulti novaĵojn!

Prezidanto Xi Jinping sabate emfazis analizi la ekonomian situacion de Ĉinio de ampleksa, dialektika kaj longtempa perspektivo, urĝante klopodojn por nutri novajn oportunojn meze de defioj kaj fari novajn progresojn meze de ŝanĝoj.

Xi, ankaŭ ĝenerala sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Centra Milita Komisiono, faris la rimarkojn, kiam li aliĝis al la komuna grupa diskuto, kiun ĉeestis naciaj politikaj konsilantoj el la ekonomia sektoro.

La politikaj konsilantoj estas en Pekino por la tria sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK).

Xi faris paroladon post aŭskultado de la rimarkoj de politikaj konsilantoj. Li diris, ke klopodoj devas esti faritaj por ekspluati la potencialon kaj rolon de Ĉinio kiel la plej granda merkato de la mondo, klarigi la strategian direkton de la proviz-flanka struktura reformo kaj firmigi la bazan direkton de stabila ekonomia kresko kun bona tendenco en longa tempo.

Xi alvokis solidigi la fundamentan rolon de agrikulturo, certigi stabilecon sur la ses frontoj kaj sekurecon en la ses kampoj, kaj plenumi la celojn kaj taskojn konstrui modere prosperan socion en ĉiuj aspektoj kaj gajni la batalon kontraŭ malriĉeco.

La ses frontoj aludas dungadon, la financan sektoron, eksterlandan komercon, fremdan investon, enlandan investon kaj anticipojn. La ses kampoj koncernas sekurecon de laborpostenoj, bazajn vivtenajn bezonojn, operaciojn de merkataj entoj, sekurecon de nutraĵo kaj energio, stabilajn industriajn kaj provizajn ĉenojn kaj normalan funkciadon de baznivelaj registaroj.

Xi reasertis la neceson rigardi nunajn malfacilojn, riskojn kaj defiojn de ampleksa, dialektika kaj longtempa perspektivo, kaj diris, ke klopodoj devas estis faritaj por akceli fidon de la tuta socio, precipe merkataj entoj.

Xi emfazis sekvi disvolvadon kontraŭ la fono de pliiĝantaj nestabileco kaj necertecoj en la mondo, kaj rimarkigis, ke la ĉina ekonomio ankoraŭ estas karakterizata de ampleksa potencialo, forta resalteco, granda manovra spaco kaj sufiĉaj politikaj instrumentoj. Li diris, ke Ĉinio havas la plej grandan industrian sistemon en la mondo kun la plej kompletaj kategorioj, fortaj produktkapabloj, kompletaj subtenaj sektoroj, kaj ankaŭ pli ol 100 milionoj da merkataj entoj kaj talentula komunaĵo de 170 milionoj da homoj. Krome, la lando havas ankaŭ supergrandan enlandan merkaton de 1 400 milionoj da homoj kaj granda potencialo en investa postulado.

Prezidanto Xi alvokis klopodojn reformi sistemon de la lando pri prevento kaj regado de malsanoj kaj plialtigi kapablojn por epidemia monitorado kaj frua averto kaj krizokaza respondo.

Li faris la rimarkon, kiam li partoprenis en diskuto kun deputitoj el la ĉina centra provinco Hubei en la tria sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso, la plej alta leĝdona instanco de la lando.

Hubei estis la plej grave trafita regiono en Ĉinio dum la kronvirusa eksplodo kaj ĝia ĉefurbo Wuhan iam estis la epicentro.

"Homoj en Hubei kaj Wuhan faris gravajn kontribuojn al la prevento kaj regado de la epidemio kaj ankaŭ grandegajn oferojn," Xi diris post aŭskultado de la opinioj de kvin deputitoj pri publiksana sistemo kaj ekonomia kaj socia disvolviĝo. Li akcentis, ke prevento estas la plej ekonomia strategio pri sano kaj preventi gravan epidemion kaj riskojn de publiksana krizokazaĵo estas gravega por la nacia sekureco kaj disvolviĝo de Ĉinio kaj ankaŭ la socia kaj politika stabileco de la tuta lando.

Ĝis la 23a de majo, la tuta mondo raportis 5,1 milionojn da konfirmitaj kronvirusaj kazoj kaj pli ol 330 000 mortojn pro la infekta malsano. Fronte al la furioza pandemio, la tuta mondo donis grandan atenton al esploro kaj ekspluatado de vakcinoj kontraŭ la viruso. La ĉina teamo de esploristoj publikigis en la brita medicina periodaĵo The Lancet rezultojn de la unua homa provado de vakcino kontraŭ la kronviruso en la mondo. La rezultoj de la unua-faza klinika provado montris, ke la vakcino estas sekura kaj povas indukti rapidan imunan respondon de homoj. Rao Zi, membro de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) kaj membro de la Ĉina Akademio de Sciencoj, diris, ke sendube, la laboro de ĉinaj sciencistoj liveris gravajn bazojn por la internacia batalo kontraŭ la pandemio.

Rao diris, ke ĉinaj sciencistoj faris tre gravajn laborojn en esploro kaj ekspluatado de vakcinoj, inkluzive de vakcino kun adenviruso kiel vehiklo kaj vakcino de senaktivigita viruso kaj ilia laboro estas avangarda en la mondo.

La 3a sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK) okazigis la 2an plenan kunvenon dinamĉe matene en la Granda Popola Halo en Pekino. Margaret Chan, membro de la Nacia Komitato de la ĈPPKK kaj eksa ĝenerala direktoro de la Monda Organizo pri Sano, esprimis siajn opiniojn pri tutmonda kunlaboro en la batalo kontraŭ la pandemio kaj konstruado de komunumo kun komuna estonteco de la homaro.

Chan diris, ke la nova kronviruso, kiu kaŭzis la pandemion, estas la plej "ruza" viruso vidita de ŝi. Ŝi aldonis, ke oni ankoraŭ ne havas sufiĉan komprenon pri la kronvirusa mekanismo kaj rilataj drogoj restas esplorataj, tial pli da tempo estas bezonata por venki la pandemion per sciencaj kaj teknikaj rimedoj.

Ĉinio dimanĉe forte urĝis Usonon tuj haltigi vendadon de armiloj al Tajvano kaj ĉesigi militajn kontaktojn kun la insulo, por eviti pluajn damaĝojn al la rilatoj inter la du landoj kaj la du armeoj.

Wu Qian, proparolanto de la Ministerio de Nacia Defendo, faris la rimarkojn en parolado koncerna al la aprobo de la usona Ŝtata Departemento pri plano vendi armilojn kun valoro de 180 milionoj da usonaj dolaroj al Tajvano. Wu diris, ke ĉi tiu movo de la usona flanko serioze malobservis la principon pri unu Ĉinio kaj la tri komunajn komunikaĵojn inter Ĉinio kaj Usono kaj malĝentile intervenis en la enlandajn aferojn de Ĉinio, al kio Ĉinio esprimis fortan malkontenton kaj firman oponon.

La plej alta valorpapera reglamentanto de Ĉinio dimanĉe esprimis oponon kontraŭ la usona leĝdono pri politikigo de la superrigardo de valorpaperoj, opiniante, ke la leĝprojekto estas direktita al Ĉinio anstataŭ pri profesiaj konsideroj.

La novaĵ-agentejo Reuters raportis, ke usona senato merkrede adoptis leĝdonon, kiu celas malebligi iujn ĉinajn kompaniojn tabeligi siajn akciojn en usonaj borsoj krom se ili sekvas la usonajn normojn de kontkontrolo kaj reglamentado.

La Ĉina Komisiono pri Reglamentado de Valorpaperoj diris, ke la leĝprojekto tute malatentas longtempajn klopodojn de ĉinaj kaj usonaj reglamentantoj por akceli kunlaboron pri kontkontrola superrigardo. Ĉinio ĉiam donis altan prioritaton al duflanka kunlaboro pri kontkontrolo kaj superrigardo de kapitala merkato.

Finiĝis la novaĵoj!

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin