La du sesioj prezentas la memfidon de Ĉinio

(GMT+08:00) 2020-05-25 17:38:26     Redaktoro:Pluveta

 

La 3a sesio de la 13a Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco havis lokon en Pekino en la 21a de majo, kaj la 3a sesio de la 13a Nacia Popola Kongreso en Pekino en la 22a de majo. La inaŭguriĝo de la du sesioj allogas la rigardon de la mondo. amaskomunikiloj el fremdaj landoj asertis, ke la okazigo de la du sesio signas, ke la nove kronvirusa epidemio jam estas efike regata en Ĉinio, kaj ke la ekstero donas grandan atenton al diskuttemoj koncernaj al la ekonomia kaj socia disvolviĝado en Ĉinio.

La brita BBC raportis en la 22a de majo, ke la ĉinaj du sesioj kutime okazas marte, kaj ĉi-jare, ili prokrastiĝis pro la epidemio kaj okazis maje. Tiuj ĉi du sesioj prezentas la forton kaj memfidon de Ĉinio kaj signas, ke ĉio restas en regado.

Kaj en la 20a de majo la brita ĵurnalo Guardian raportis, ke la ĉina dusesio ordinare estas solenaĵo dum du semajnoj, sed la ĉi-foja estas mallongigita, kaj kelkaj el la kunvenoj estos okazantaj en la formo de video. La ĉi-jaraj du sesioj signas ne nur, ke Ĉinio jam venkis la epidemion, sed ankaŭ ke Ĉinio penas sin turni el la influo alportita de la epidemio.

La brita BBC diris, ke la vaste propagiĝanta epidemio donas grandan baton al la monda ekonomio. Nuntempe Ĉinio progresive forigas la blokadon, la lernejoj sinsekve remalfermiĝas, kaj ankaŭ la ekonomiaj aktivecoj retroviĝas en ordo. Ĉinio jam elmetis serion da helpaj rimedoj por mildigi la influon kaŭzitan de la san-krizo, kaj en la du sesio ĝi eble prezentos pli da fortaj rimedoj por ke la ekonomio revenu en normalecon.

Antaŭ nelonge, intervjuate de la germana radio Deutsche Welle, Kerry Brown, la direktoro de la Instituto pri Ĉinio en la brita Londona Reĝa Kolegio, diris, ke la ekstero atendas kun granda intereso, kiajn politikojn la du sesio elmetos por stimuli la ekonomian disvolvadon. Nun Usono kaj eŭropaj landoj ĉiuj suferas la seriozan ekonomian malfacilon, kaj sekve estas des pli atendata la evolu-plano pri la estonta ekonomio, farota de Ĉinio en la du sesioj.

Kerry Brown emfazis, ke la ĉi-jara epidemio komprenigis la eŭropanojn, ke la influo de Ĉinio sur Eŭropon estas ĉiuflanka. Iuj personoj opinias, ke Eŭropo devus liberigi sin de la influo de Ĉinio kaj iri sian vojon. Sed ankaŭ multaj insistas, ke la ĉina ekonomio estas tre grava por Eŭropo; ĉar Ĉinio kaj Eŭropo alfrontas la saman problemon, do ili ambaŭ devas plifortigi kunlaboron. La sesioj donos grandan influon al la rilateco inter Ĉinio kaj Eŭropo, kaj sekve la eŭropanoj dediĉas atenton al la du sesioj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin