Ĉina plej alta politika konsultiĝa instanco okazigis videokonferencon dum jara sesio

(GMT+08:00) 2020-05-26 14:43:30     Redaktoro:Pluveta

La plej alta politika konsultiĝa instanco de Ĉinio lunde okazigis videokonferencon dum sia jara sesio. Wang Yang, membro de la Konstanta Komitato de la Politika Buroo de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) kaj prezidanto de la Nacia Komitato de la Ĉina Popola Politika Konsultiĝa Konferenco (ĈPPKK), ĉeestis la kunvenon. Dek du membroj de la Nacia Komitato de la ĈPPKK parolis en la kunveno.

Politika konsilanto Huang Luqi emfazis la gravan rolon de tradicia ĉina medicino en la batalo kontraŭ la kronvirusa malsano. Huang vokis konstrui platformojn por esplorado pri kombino de tradicia ĉina medicino kaj okcidenta medicino por prevento kaj regado de infektaj malsanoj.

Zhou Hanmin sugestis profundigi reformon, plifortigi interregionan konsiliĝon kaj kunlaboron, akceli integriĝon de metropolaj regionoj, optimumigi disvolvan medion de gravaj urboj kaj plialtigi kapablon de urba administrado.

Yan Xiaopei proponis la inkluzivon de internacia scienca kaj teknologia kunlaboro sub la iniciato Zono kaj Vojo en rilatajn naciajn planojn por la periodo inter 2021 kaj 2025.

Politika konsilanto Liu Bingjiang diris, ke pli da laboroj devas esti faritaj por altigi la nivelon de koncentriĝo de ŝlosilaj industrioj en la delto de la rivero Yangzio, la delto de Perla Rivero kaj la regiono de Pekino, Tianjin kaj Hebei, kaj limigi la totalan karb-konsumon en tiuj regionoj.

Fotaro

© China Radio International.CRI. All Rights Reserved.Pri ni   |  Kontaktu Nin